Falun: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.1) (robota aldono de: vi:Falun |
Vagobot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: fy:Falun |
||
Linio 66: | Linio 66: | ||
[[fr:Falun (Dalécarlie)]] |
[[fr:Falun (Dalécarlie)]] |
||
[[frr:Falun]] |
[[frr:Falun]] |
||
[[fy:Falun]] |
|||
[[hr:Falun]] |
[[hr:Falun]] |
||
[[id:Falun]] |
[[id:Falun]] |
Kiel registrite je 10:15, 21 nov. 2011
Falun estas urbo en la sveda provinco Dalarnas län kaj la historia provinco (landskap) Dalarna (Darlekarlio) kun 36447 loĝantoj (2005). Ĝi estas la ĉefa urbo de la samnomo komunumo Falun.
Falun estas fama pro ĝiaj minejoj, kiuj kune kun la laboristaj kaj industriaj kvartaloj apartenas al la monda heredaĵo de Unesko.
Historio
La urbo disvolviĝis pro la minado de kupro, dokumentita de la 11-a jarcento ĉe la monto Tiskasjöberg.
Kun la kreskanta graveco de la minejo la setlejo kreskis kaj en 1641 Falun ekhavis la statuson de urbo. Tiuepoke Falun estis unu el la plej grandaj urboj de Svedio kun ĉ. 6.000 loĝantoj. Ĉ. du trionoj de la monda produktado de kupro tiam venis el Falun. Post kolapso de granda parto de la minejo en 1687 komenciĝis la malpliiĝo de ĝia antaŭa graveco.
Post du incendioj en 1761 la loĝantaro konstante malkreskis. Ĉ. 1850 Falun nur plu havis ĉ. 4.000 loĝantojn.
Pro alligo al du fervojaj linioj Falun ekhavis novajn fabrikojn. En la 20-a jarcento ĝi fariĝis pli kaj pli administra kaj lerneja centro. La tradicia minado tamen alproksimiĝis al sia fino. En 1992 la lasta mino estis fermita.
En 2001 la laboristaj kvartaloj el la 17-a jarcento, kiujn la urbo-brulegoj ne detruis, kaj la industriejoj ĉirkaŭ la minejo estis protektitaj kiel monda heredaĵo.
Ĝemelaj urboj
Ĝemelaj urboj de Falun estas:
- Ŝablono:Flagikono Hamina, Finnlando
- Ŝablono:Flagikono Röros, Norvegio
- Ŝablono:Flagikono Vordingborg, Danio
- Ŝablono:Flagikono Gütersloh, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Grudziądz, Pollando
Vidu ankaŭ
Eksteraj rilatoj
- Oficiala retejo de la komunumo (en la sveda, angla, franca kaj germana)