Max Talmey: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:
Post la fino de medicinaj studoj Talmey migris al Usono, kie lia frato, Bernard, ankaŭ [[kuracisto]], jam loĝis.
Post la fino de medicinaj studoj Talmey migris al Usono, kie lia frato, Bernard, ankaŭ [[kuracisto]], jam loĝis.


'''Max Talmey''' estis unu el la unuaj [[Esperantisto]]j en Usono. Li fondis kaj prezidis [[Esperanto-klubo]]n en [[Nov-Jorko]] en [[1905]]. Li verkis [[lernolibro]]n, kaj estis ano de [[Lingva Komitato]] de 1905.
'''Max Talmey''' estis inter la unuaj [[Esperantisto]]j en Usono. Li fondis kaj prezidis [[Esperanto-klubo]]n en [[Nov-Jorko]] en [[1905]]. Li verkis [[lernolibro]]n, kaj estis ano de [[Lingva Komitato]] de 1905.


Tamen en [[1908]] li pasis al [[Ido]]. Li verkis kelkajn librojn en kaj pri Ido, sed dum la 20aj kaj 30aj jaroj li reformadis tiun lingvon, kreante [[Esperantidoj]]n kun diversaj nomoj: [[AIL]], [[Arulo]], [[Gloro]].
Tamen en [[1908]] li pasis al [[Ido]]. Li verkis kelkajn librojn en kaj pri Ido, sed dum la 20aj kaj 30aj jaroj li reformadis tiun lingvon, kreante [[Esperantidoj]]n kun diversaj nomoj: [[AIL]], [[Arulo]], [[Gloro]].

Kiel registrite je 18:56, 17 dec. 2011

Ŝablono:EdE-T


Max TALMEY (talmi) (1867-1941) estis juda usona oftalmologo kaj interlingvisto. Li naskiĝis Max TALMUD en 1867 en Tauragė, nun en Litovio.

Dum li studis medicinon en Munkeno, Talmey konatiĝis kun la familio de la juna Albert Einstein. Li donis librojn pri scienco, matematiko, kaj filozofio al la knabo Albert kiuj forte influis la pensadon de Einstein pri tiuj temoj. Post jardekoj kiam ambaŭ viroj loĝis en Usono, ili renkontiĝis plurajn fojojn.

Post la fino de medicinaj studoj Talmey migris al Usono, kie lia frato, Bernard, ankaŭ kuracisto, jam loĝis.

Max Talmey estis inter la unuaj Esperantistoj en Usono. Li fondis kaj prezidis Esperanto-klubon en Nov-Jorko en 1905. Li verkis lernolibron, kaj estis ano de Lingva Komitato de 1905.

Tamen en 1908 li pasis al Ido. Li verkis kelkajn librojn en kaj pri Ido, sed dum la 20aj kaj 30aj jaroj li reformadis tiun lingvon, kreante Esperantidojn kun diversaj nomoj: AIL, Arulo, Gloro.

Li mortis en Nov-Jorko en 1941.