Melek-Taŭso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero Melek_taus.png estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de INeverCry: Per commons:Commons:Deletion requests/File:Melek taus.png
PixelBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota forigo de: mt:Tawess Malik
Linio 1: Linio 1:

'''Melek-Taŭso''', La "[[Anĝelo]] [[Pavo]]" (en la [[araba]] ملك طاووس), estas la [[jezidoj|jezida]] nomo de Dio por tiu religio. Kelkaj [[kristanoj]], [[muslimoj]] kaj aliaj identigas Melek-Taŭson kun [[Lucifero]] aŭ [[Ibliso|Shaytān]] ([[Satano]]).
'''Melek-Taŭso''', La "[[Anĝelo]] [[Pavo]]" (en la [[araba]] ملك طاووس), estas la [[jezidoj|jezida]] nomo de Dio por tiu religio. Kelkaj [[kristanoj]], [[muslimoj]] kaj aliaj identigas Melek-Taŭson kun [[Lucifero]] aŭ [[Ibliso|Shaytān]] ([[Satano]]).


Linio 13: Linio 12:
[[Kategorio:Kreintaj dioj]]
[[Kategorio:Kreintaj dioj]]
[[Kategorio:Mezorientaj dioj]]
[[Kategorio:Mezorientaj dioj]]



[[de:Melek Taus]]
[[de:Melek Taus]]
Linio 24: Linio 22:
[[ka:მალაქ-ტაუსი]]
[[ka:მალაქ-ტაუსი]]
[[ku:Tawusî Melek]]
[[ku:Tawusî Melek]]
[[mt:Tawess Malik]]
[[no:Melek Tawus]]
[[no:Melek Tawus]]
[[ru:Малак Тавус]]
[[ru:Малак Тавус]]

Kiel registrite je 02:16, 28 feb. 2013

Melek-Taŭso, La "Anĝelo Pavo" (en la araba ملك طاووس), estas la jezida nomo de Dio por tiu religio. Kelkaj kristanoj, muslimoj kaj aliaj identigas Melek-Taŭson kun LuciferoShaytān (Satano).

Religia signifo

La jezidoj konsideras Melek-Taŭson kiel bonvola anĝelo kiu sin elaĉetis de lia falo el la ĉielo kaj konvertiĝis en la demiurgo kiu kreis la universon ekde kosma ovo. Post plorado dum 7 000 jaroj, lia larmoj plenigis la sep kruĉojn per kiuj estingiĝis la fajroj de la infero.

Melek-Taŭso kelkfoje estas transliterumita kiel Malak Ta'us, Malak Tawus, aŭ Malik Taws. En semida lingvo, maliko/melech signifas "reĝo" aŭ "anĝelo". Taus estas strange tradukata kiel "pavo"; tamen, indas rimarki ke tio vere ne temas pri pavo, almenaŭ en la nuntempo, en la regionoj kie Melek-Taŭso estas adorata. Tio igis konjektojn pri la deveno kaj origino de la adorado al Melek-Taŭso kiel probabla loko povus esti Barato, kvankam estas pli probabla ke la ikonografio de la pavo estu evoluo de antaŭaj reprezentaĵoj kiuj montas al tiu dio kiel indiĝena birdo, kiel la Otidedoj. La jezidoj kredas je la fondinto de la jezida religio, Ŝejko Adi, kiel enkarniĝo de Melek-Taŭso.

Aliaj signifoj

Kelkaj kristanoj, muslimoj kaj judoj identigas al Melek-Taŭso kiel Lucifero (aŭ Satano). La jezidoj mem diras ke ilia dio estas la "malbonulo" de aliaj religioj. La kultura kaj tradicia malpermeso de la jezidoj ne pronoci la vorton –diri la nomon de Dio estas blasfemaĵo– plimalfaciligas la aferon. Laŭ la kurda lingvisto Jamal Nebez, la vorto Taŭs estas, tre probable, derivaĵo de la greka lingvo kaj rilatiĝas al la vortoj Zeŭso kaj Theos, alude al la signifo de Dio. En tiu ĉi senco, Melek-Taŭso estas la "Anĝelo de Dio"; tiamaniere la jezidoj rigardas al Melek-Taŭso aŭ Taus-e Malak. Ĉar la jezidoj apartenas al minoritata religio, ili suferis grandajn persekutojn, kun ekstermigaj planoj kiuj preskaŭ forviŝas la religion. Tio igas ili maski sian religion inter la ĉefaj branĉoj de Islamo. Ĉar ĝi apenaŭ estas konata, multaj personoj, eĉ muslimoj, unuafoje aŭdinte ĝin pensas pri alia islama sekto aŭ skolo.