Etiopaj montaraj arbustetaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:


La donitaĵoj pri la klimato estas maloftaj. La jarpluvo varias inter ĉirkaŭ 2 500 mm en la sudoriento, kun nur du sekaj monatoj, al 1 000 mm en la nordo, kie la [[seka sezono]] daŭras ĝis dek monatojn. La [[frosto]]j estas oftaj, precipe dumvintre, de novembro al marto.
La donitaĵoj pri la klimato estas maloftaj. La jarpluvo varias inter ĉirkaŭ 2 500 mm en la sudoriento, kun nur du sekaj monatoj, al 1 000 mm en la nordo, kie la [[seka sezono]] daŭras ĝis dek monatojn. La [[frosto]]j estas oftaj, precipe dumvintre, de novembro al marto.

== Flaŭro ==
La [[vegetaĵaro]], nomata ''wurch'' [ŭurĉ], konsistas el [[herbejo]]j kaj [[arbustetaro]] kun abundo de herbecaj plantoj kaj [[arbusto]]j, kiel la [[hiperiko]] (''Hypericum revoltum''). La dominantaj arbustaj specioj de la arbustetaro estas ''[[Erica arborea]]'' kaj ''Philippia''; inter la arbustoj kreskas etaj plantoj. En la marĉaj zonoj la [[karekso]] (''Carex monostachya)'' abundas.


== Endemiismoj ==
== Endemiismoj ==

Kiel registrite je 16:19, 22 jun. 2013

Situo de la ekoregiono.

La etiopaj montaraj arbustetaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono estas parto de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de la Etiopaj Altaĵoj, inkludataj en la listo de la tutmondaj 200. Ĝi estas la plej vasta afromontana regiono de Afriko. La etiopaj montaraj arbustetaroj ankaŭ situas en la biodiverseco-varmpunkto "Orienta afromontano" definita de la organizo Naturprotekto Internacie.

Priskribo

Semien-Montaro apud Ras Daŝan.

La ekoregiono okupas 25 200 da kvadrataj kilometroj dissemataj je diferencaj enklavoj aŭ tel nomataj ĉielinsuloj en Etiopujo super altitudo de 3 000 metroj.

La donitaĵoj pri la klimato estas maloftaj. La jarpluvo varias inter ĉirkaŭ 2 500 mm en la sudoriento, kun nur du sekaj monatoj, al 1 000 mm en la nordo, kie la seka sezono daŭras ĝis dek monatojn. La frostoj estas oftaj, precipe dumvintre, de novembro al marto.

Flaŭro

La vegetaĵaro, nomata wurch [ŭurĉ], konsistas el herbejoj kaj arbustetaro kun abundo de herbecaj plantoj kaj arbustoj, kiel la hiperiko (Hypericum revoltum). La dominantaj arbustaj specioj de la arbustetaro estas Erica arborea kaj Philippia; inter la arbustoj kreskas etaj plantoj. En la marĉaj zonoj la karekso (Carex monostachya) abundas.

Endemiismoj

Estas multe da endemiismoj.

La etiopa lupo (Canis simensis) estas endemia en tiu ekoregiono, kaj estas minacata de formorto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ekoregionoj de la Sahela-sudana ekoprovinco