Wannsee: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Aidas (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3908364) |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[Kategorio:Lagoj en Germanio]] |
[[Kategorio:Lagoj en Germanio]] |
||
[[da:Großer Wannsee]] |
|||
[[de:Großer Wannsee]] |
|||
[[en:Großer Wannsee]] |
|||
[[es:Wannsee]] |
|||
[[fi:Wannsee]] |
|||
[[fr:Großer Wannsee]] |
|||
[[it:Großer Wannsee]] |
|||
[[nl:Großer Wannsee]] |
|||
[[nn:Großer Wannsee]] |
|||
[[no:Großer Wannsee]] |
[[no:Großer Wannsee]] |
||
[[pl:Jezioro Großer Wann]] |
[[pl:Jezioro Großer Wann]] |
||
[[ru:Большое Ванзее]] |
Kiel registrite je 12:58, 21 aŭg. 2013
Großer Wannsee | |
---|---|
lago | |
Situo | urbodistriktoj Spandau kaj Steglitz-Zehlendorf de Berlino |
Ĉefaj fontoj | Havel |
Ĉefaj elfluoj | Havel |
Landoj de la baseno | Germanio |
Datenoj | |
Koordinatoj | 52° 25′ 39″ N 13° 10′ 23″ O / 52.42750 °N, 13.17306 °O (mapo)Koordinatoj: 52° 25′ 39″ N 13° 10′ 23″ O / 52.42750 °N, 13.17306 °O (mapo) |
Surfaca areo | 2,732 km² |
Maksimuma longo | 2,5 km |
Maksimuma profundo | 9 m |
Wannsee - prononco pli-malpli [Vanze:] - aŭ plennome Großer Wannsee - do "granda Wannsee", prononco proksimuma [Gro:sa Vanze:] - estas la tria plej granda el la berlinaj lagoj. Ĝi situas en la urbodistriktoj Spandau kaj Steglitz-Zehlendorf de la germania urbego Berlino, en la sudokcidento de la urba teritorio. Temas pri 2,5 kilometrojn longa golfo de la rivero Havel. La laga surfaco kovras areon de 2,732 kvadrataj kilometroj.
La lago bone taŭgas por banado, kaj ĉe la norda parto de la orienta bordo estas vasta plaĝa naĝejo, kiu en la tempo de fermiteco de Okcidenta Berlino inter la jaroj 1961 kaj 1989 estis esence grava ripozejo kaj feriejo por la okcidentberlinanoj. Krom naĝantoj, precipe hobiaj akvosportantoj, velantoj kaj bretaj velantoj, frekventas ĝin.
Internacie la lago aparte konatiĝis per la fifama Wannsee-konferenco, en kiu la 20-an de januaro 1942 kunvenis 15 altrangaj funkciuloj de Nazia Germanio en lagoborda vilao por detale organizi la Holokaŭston, do la amasmurdon de la eŭropaj judoj kaj certigi pri tio la kunlaboron de ĉiuj naziaj instancoj.