Preĝejo Sankta Roĥo (Parizo): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 8 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1436962) |
e Crosstor movis paĝon Preĝejo de Sankta Roĥo (Parizo) al Preĝejo Sankta Roĥo (Parizo): - de |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:38, 23 sep. 2013
La preĝejo de Sankta Roĥo (france: Église Saint-Roch) estas preĝejo lokita en la 1-a arondismento de Parizo kaj konsekrita al Sankta Roĥo. La unua ŝtono de la monumento estis starigita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj de la patrino de tiu ĉi, Anno de Aŭstrio.
La preĝejo estis konstruita de la sama homo, kiu starigis la aktualan konstruaĵon de La Sorbonne. La konstruado estis interrompita en 1660 pro monomanko, kaj rekomenciĝis ekde 1701 kun la superkontrolo de la fama Hardouin-Mansart. La preĝejo estis tute senbienigita dum la franca revolucio.
Entombigitaj tie estas Henri de Lorraine-Harcourt, Pierre Corneille, André Le Nôtre, Sinjorino Geoffrin, Denis Diderot kaj aliaj. Konsekvence, tiu pariza preĝejo estas ofte rigardita kiel la « paroĥo de la artistoj ».