Irja Klemola: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TAA (diskuto | kontribuoj)
Haltostrekoj
TAA (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
Klemola partoprenis jam la 14-an UK-on en [[Helsinko]] ([[1922]]), kaj vicprezidis la [[LKK]]-on de la [[59-a UK 1969]] en la sama urbo. Je 90-jara aĝo ŝi veturis trajne al la Roterdama UK (l988), sed en 1995 ŝia sanstato ne plu permesis al ŝi veni al la [[UK 1995|Tamperea UK]], kie salono portis la nomon Irja Klemola. Tamen, por la esperantistoj de Finnlando ŝi restos – kiel ili ĉiam kutimis nomi ŝin – nur "Avinjo".
Klemola partoprenis jam la 14-an UK-on en [[Helsinko]] ([[1922]]), kaj vicprezidis la [[LKK]]-on de la [[59-a UK 1969]] en la sama urbo. Je 90-jara aĝo ŝi veturis trajne al la Roterdama UK (l988), sed en 1995 ŝia sanstato ne plu permesis al ŝi veni al la [[UK 1995|Tamperea UK]], kie salono portis la nomon Irja Klemola. Tamen, por la esperantistoj de Finnlando ŝi restos – kiel ili ĉiam kutimis nomi ŝin – nur "Avinjo".


[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1898|KLEMOLA, Irja]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1898|Klemola_Irja]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1995|K]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1995|Klemola_Irja]]
[[Kategorio:Finnaj esperantistoj|K]]
[[Kategorio:Finnaj esperantistoj|Klemola_Irja]]

Kiel registrite je 15:22, 14 okt. 2013

Irja KLEMOLA (naskiĝis la 13-an de januaro 1898 – mortis la 13-an de novembro 1995 en Piikkiö, post 75 vivjaroj kiel esperantisto) estis dumviva membro, Honora Membro de UEA ekde 1980 kaj honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Post studoj en Helsinko pri matematiko, fiziko, kemio kaj pedagogio, ŝi instruis de 1926 ĝis 1962 en la Knabina lernejo de Turku, kaj fariĝis ties vicrektoro (1927–39), poste rektoro (1939–59). Ŝi aktivis en la skolta movado kaj estis sekretario de la Astronoma Societo de Turku (1936–56). En la 30-aj kaj 40-aj jaroj ŝi aperigis kvar finnlingvajn infanlibrojn.

Ŝi lernis Esperanton en kurso por studentoj en Helsinko (1920), sed precipe aktivis post sia emeritiĝo. Ŝi gvidis klubon por lernantinoj en Turku (1959–62), prezidis la Esperanto-societon de Turku (1962–66) kaj Esperanto-Asocion de Finnlando (1966–73), estis estrarano de Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj. Membro de UEA ekde 1951, ŝi funkciis kiel delegito pri instruado de 1962 ĝis 1994, fine kiel plej aĝa membro de la Delegita Reto. Ŝi malavare mecenatis multajn movadajn fondaĵojn. Ŝi verkis lernolibron por finnoj, Planlingvo Esperanto (1980), kaj adaptis la Zagreban metodon al la finna (l989). Ŝia plej kara laborkampo estis informado: ŝi verkis broŝurojn, tradukis Esperanto-artikolojn por finnaj revuoj, interpretis okaze de vizitprelegoj.

Klemola partoprenis jam la 14-an UK-on en Helsinko (1922), kaj vicprezidis la LKK-on de la 59-a UK 1969 en la sama urbo. Je 90-jara aĝo ŝi veturis trajne al la Roterdama UK (l988), sed en 1995 ŝia sanstato ne plu permesis al ŝi veni al la Tamperea UK, kie salono portis la nomon Irja Klemola. Tamen, por la esperantistoj de Finnlando ŝi restos – kiel ili ĉiam kutimis nomi ŝin – nur "Avinjo".