Dao Anh Kha: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
mortis 2012-12-06
{{Bibliotekoj|PeEnEo=XXXXXXXXX|NOTES=transcluded_values_from_wikidata|REMARK=testcase| TIMESTAMP={{SUBST:CURRENTTIMESTAMP}}}}
Linio 13: Linio 13:
{{vivtempo|1923|2012|Đào Anh Kha}}
{{vivtempo|1923|2012|Đào Anh Kha}}
[[Kategorio:Vjetnamaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Vjetnamaj esperantistoj]]
{{Bibliotekoj|PeEnEo=44538|NOTES=transcluded_values_from_wikidata|REMARK=testcase|
TIMESTAMP=20131018174414}}

Kiel registrite je 17:44, 18 okt. 2013

Đào Anh Kha (naskiĝis la 15-an de decembro 1923, mortis la 6-an de decembro 2012) estis vjetnama esperantisto (ekde 1947), poeto, tradukisto, movada aganto kaj honora membro de UEA.

Dum la 25-jara kontraŭfranca rezista movado li akiris Literaturan Premion per la epika versdramo Pham Hong Thai. En 1990 li omaĝis centjariĝon de Ho Chi Minh per poemo Ho Chi Minh, la Legendo de Realo. En la vjetnaman lingvon li tradukis Elektitaj dramoj de Ŝekspiro (1963). Lia traduko de Su Juan, fama dramo de Kuo Mo Jo, estis enscenigita.

Esperantan literaturon li riĉigis per tri diferencaj poeziaj voĉoj: Tagkajero en Prizono de Ho Chi Minh, elektitaj pecoj el Uc Trai kaj Quoc Am Poemaroj de Ngujen Traj kaj Elektitaj Poemoj de To Huu.

Li ludis la ludon de ĉefredaktoro por kolektiva ellaboraĵo de Vortaro de komparataj proverboj vjetnama - angla - franca - Esperanto.

Dum la kontraŭ-usona rezistado Dao estis ĝenerala sekretario de Vjetnama Pacdefenca Esperantista Asocio (VPEA).

Li iniciatis okazigi en Vjetnamio la Duan Azian Kongreson de Esperanto, verkis multajn studojn, kaj reviziis plurajn lernolibrojn.