Gusto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Timwi (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Timwi (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Taste buds.svg|thumb|right|Ofte menciitaj [[lango|surlangaj]] lokalizoj de la gustoburĝonoj. |
[[Dosiero:Taste buds.svg|thumb|right|Ofte menciitaj [[lango|surlangaj]] lokalizoj de la gustoburĝonoj. Fakte tiuj lokalizoj ne ekzistas, kaj gustoburĝonoj por ĉiuj gustosensoj okazas ĉie sur la lango kaj eĉ sur [[palato]].]] |
||
'''Gusto''' aŭ '''gustosenso''' estas tiu el la kvin [[senso]]j, kiu ebligas analizon de la gusto (science ankaŭ ''saporo'') de la manĝaĵoj enbuŝigitaj. Ĝi estas la perceptado de [[kemio|kemiaj]] [[stimulo]]j de likvaj aŭ en likvo-solveblaj [[materialo]]j. |
'''Gusto''' aŭ '''gustosenso''' estas tiu el la kvin [[senso]]j, kiu ebligas analizon de la gusto (science ankaŭ ''saporo'') de la manĝaĵoj enbuŝigitaj. Ĝi estas la perceptado de [[kemio|kemiaj]] [[stimulo]]j de likvaj aŭ en likvo-solveblaj [[materialo]]j. |
||
Kiel registrite je 12:10, 24 nov. 2013
Gusto aŭ gustosenso estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas analizon de la gusto (science ankaŭ saporo) de la manĝaĵoj enbuŝigitaj. Ĝi estas la perceptado de kemiaj stimuloj de likvaj aŭ en likvo-solveblaj materialoj.
La gustorganoj estas receptoraj ĉeloj aŭ ties grupiĝoj aŭ anatomiaj estaĵoj kun receptorĉeloj. Ĉe la senvertebruloj, la gusto ne estas apartigebla de la flaro, la kemiaj receptoroj situas en la haŭto, sur la buŝorganoj aŭ sur la antenoj.
La gustorganoj de la vertebruloj estas la gustoburĝonoj (langaj papiloj). Ĉe la fiŝoj ili situas sur la buŝa mukomembrano, sur la lipoj, lipharoj; ĉe surteraj vertebruloj ili situas nur en la mukomembrano de la buŝa kavo, ĉefe sur la lango. La gustoburĝonoj sentas la amarajn, acidajn, la salajn, la dolĉajn kaj la umamajn gustojn. Gustoburĝonoj ekzistas ĉie sur la lango kaj eĉ en la palato; la lango ne havas specifajn regionojn por ĉiu gusto.
Gusto estas uzata metafore kiel "persona ŝateco al io", ekzemple ies gusto pri muziko, gusto pri modo.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri gusto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Ĉiu havas sian guston. ” „ Fremda manĝo havas bonan guston. ” „ Pri gustoj oni disputi ne devas. ”