Philipp Rösler: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e FDP-Logo_2011.svg estas anstataŭigita per Freien_Demokratischen_Partei,_Deutscheland_(logo_-_2005).svg. [[commons:User:Ymblanter|Ymblant...
Knochen (diskuto | kontribuoj)
Linio 8: Linio 8:
{{sukceda_tabeleto
{{sukceda_tabeleto
|titolo=Partiestro de [[Freie Demokratische Partei|FPD]]
|titolo=Partiestro de [[Freie Demokratische Partei|FPD]]
|dosiero=Freien_Demokratischen_Partei,_Deutscheland_(logo_-_2005).svg
|dosiero=Freie Demokratische Partei, Deutschland (logo - 2005).svg
|jaroj2=[[2011]]–
|jaroj2=[[2011]]–
|antaŭ=[[Guido Westerwelle]]
|antaŭ=[[Guido Westerwelle]]

Kiel registrite je 12:42, 26 dec. 2013

Philipp Rösler (2013)

Philipp RÖSLER [filip resla] estas germana politikisto. Ekde la 12-a/13-a de majo li estas ministro pri ekonomio kaj teknologio en la ministraro dua de Angela Merkel, kaj partiestro de la liberalisma partio FDP.

Philipp Rösler naskiĝis la  24-an de februaro 1973(nun 1973-02-24) en Khánh Hưng (nuna nomo Sóc Trăng), Vjetnamio, do nun estas 51-jara. Li estis orfo kaŭze de la vjetnama milito kaj en aĝo de naŭ monatoj venis al Germanio, kie familio jam havinta du filinojn adoptis lin. Li kreskis en Hamburgo, Bückeburg kaj Hanovro, post la lernejaj jaroj studis medicinon kaj doktoriĝis.

Inter februaro kaj oktobro 2009 li estis ministro pri ekonomio, laboro kaj trafiko en la regiona registaro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estas ministro pri sano en la federacia registaro de Germanio. Li reprezentas la liberalisman partion FDP, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion. Ekde 1992 li estas membro de tiu partio, ekde marto 2006 estas prezidanto de la partia landa sekcio en la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kiel supre menciite ekde majo 2011 ankaŭ tutlanda prezidanto de sia partio.

Antaŭe:Partiestro de FPDPoste:
Guido Westerwelle2011