Uzanto-Diskuto:LukiZ: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:


PS: Ne estas sekreto ke ekzemple pri pluraj Landaj Sekcioj de TEJO ankoraŭ mankas artikoloj - ekzemple pri tiuj en Israelo, Kubo kaj Kroatio, sed ne nur pri tiuj ... La "ne-junulara Esperanto-movado" jam relative bone estas kronike priskribita en vikipedio - indus iom post iom pli plenigi la ankoraŭ grandajn truojn pri TEJO-temoj!
PS: Ne estas sekreto ke ekzemple pri pluraj Landaj Sekcioj de TEJO ankoraŭ mankas artikoloj - ekzemple pri tiuj en Israelo, Kubo kaj Kroatio, sed ne nur pri tiuj ... La "ne-junulara Esperanto-movado" jam relative bone estas kronike priskribita en vikipedio - indus iom post iom pli plenigi la ankoraŭ grandajn truojn pri TEJO-temoj!

==[[Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Baloto_por_forigo_de_la_Portalo_Pedofilio|Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio]]==
Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio [[Portalo:Pedofilio|portalon pri pedofilio]]. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la [[Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Baloto_por_forigo_de_la_Portalo_Pedofilio|Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio]] la indikon '''''<nowiki>{{por}}~~~~~</nowiki>'''''. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 21:25, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kiel registrite je 23:24, 16 jan. 2014

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LukiZ!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 20:49, 14. Mar 2005 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia listo Estraro de TEJO

Saluton, "Luki"! Bonvolu rigardi la novan vikipedian liston Estraro de TEJO, en kiu ĵus ekkolektiĝis informoj pri la lastaj estraroj de TEJO. En la nuna stato, la listo ankoraŭ estas tre malkompleta, kaj jam nun elstaras iuj ruĝaj ligiloj: Se la listo plikompletiĝas, kaj oni metus ligilojn al novaj nomoj de eksestraranoj, la ruĝaj ligiloj povus plurobliĝi... kvankam ne estas devigo meti ruĝan ligilon al nomo de eksestrarano pri kiu ne estas vikipedia artikolo - kompreneble eblas simple meti nomon, en nigraj literoj, sen ligilo al biografia artikolo, se tia artikolo ĉiukaze ne estas. Sed en komenca fazo de la eksestrara listo indas toleri iujn ruĝajn ligilojn kaj kolekti plian materialon:

Ĉu vi, el "via" nuna estraro, povus aldoni bazajn biografiajn inform(et)ojn pri Alisa Nikitina, Tina Tišljar kaj Petra Smidéliusz? Respektive el la lasta estraro de 2009 ĝis 2011 pri via ekskolego Saŝa Kovjazina? Aŭ ĉu vi volus retpoŝti al ili kaj demandi ĉu ili mem en vikipedion volus aldoni bazajn informojn pri si, aŭ se ili tro modestus skribi ion pri si mem, ĉu ili volus sendi materialon ekzemple al "neŭtrala aŭtoro" kiel mi (ekzemple tra la funkcio "retpoŝti ĉi tiun uzanton" en la menuo "iloj" maldekstre de la vikipediista paĝo pri mi, aŭ per persona mesaĝo tra mia facebook-konto)?

Krome kompreneble ankaŭ plia plenigo de la listo bonvenus: mi mem, kiam mi elmovadiĝis en 1996, fordonis praktike ĉiujn esperantaĵojn, kaj aktujojn kaj gazetajn arkivojn, do apenaŭ plu havas fidindajn dokumentojn pri la tempo antaŭ 1996 - kaj pri la TEJO-tempo post tiu jaro mi ĉiukaze nenion scias, se mi ne hazarde renkontis iun aŭ alian retpaĝon... Sed vi (kiel multaj aliaj nunaj aktivuloj) vidas TEJOn el multe pli aktuala perspektivo, kaj sendube havas multe pli da informoj. Se vi emas: Vidu kion vi povus kompletigi!

Sincere salutas, ThomasPusch (diskuto) 00:39, 5 Mar. 2012 (UTC)

PS: Ne estas sekreto ke ekzemple pri pluraj Landaj Sekcioj de TEJO ankoraŭ mankas artikoloj - ekzemple pri tiuj en Israelo, Kubo kaj Kroatio, sed ne nur pri tiuj ... La "ne-junulara Esperanto-movado" jam relative bone estas kronike priskribita en vikipedio - indus iom post iom pli plenigi la ankoraŭ grandajn truojn pri TEJO-temoj!