Kostroma: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 44: Linio 44:


[[Kategorio:Urboj de Kostroma provinco]]
[[Kategorio:Urboj de Kostroma provinco]]
[[Kategorio:Loĝlokoj fonditaj en 1152]]

Kiel registrite je 13:42, 6 feb. 2014

Kostroma estas rusia antikva urbo. Ĝi situas ĉ. 360 km nordoriente de Moskvo riverborde de Volgo (Волга) ĉe enenfluo en ĝin de rivero Kostroma (Кострома). Unuaj mencioj rilatas al 1152 jaro, fondis la urbon Jurij Dolgorukij.

Kostroma estas ĉefurbo de Kostroma provinco.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 34401.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1719.

La interurba telefona kodo estas 0942, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 46′ N 40° 56′ O / 57.767 °N, 40.933 °O / 57.767; 40.933 (mapo)Koordinatoj: 57° 46′ N 40° 56′ O / 57.767 °N, 40.933 °O / 57.767; 40.933 (mapo).

En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

En jaro 1959 la urbo havis 172 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 278,8 mil loĝantojn.

Kostroma estas plej vasta konata pro Ipatjevskij monaĥejo (ekde la 14-a jarcento), en kiu majstrumis bojaroj GODUNOVoj kaj unua caro Miĥail el carfamilio ROMANOV cariĝis tie. Popola heroo Ivan Susanin ankaŭ loĝis en Kostroma regiono. En Kostroma katedralo oni povas vidi faman miraklofaran ikonon de Fjodorovskaja Dipatrino. Centrala historia parto de la urbo konservas sian aspekton ekde la 18-a jarcento.

En la urbo situas grandaj teksaj fabrikoj (loka havindaĵo por turistoj estas linaj vestaĵoj), kelkaj uzinoj, 4 altlernejoj, milita kemia altlernejo, eklezia seminario.

En Kostroma verkis siajn dramojn Aleksandr N. Ostrovskij, kaj loka teatro portas lian nomon, en ĝi estis surscenigitaj ĉiuj verkoj de la dramaturgo. Ankaŭ en Kostroma situas ekspozicio de popola pentristo Jefim Ĉestnjakov.

Esperanto-movado

Inter la unuaj motoroj de la Esperanto-movado en Kostroma estis Anna Ŝarapova, kiu naskiĝis en 1863 kaj mortis en 1923. Ŝi estis tre fervora propagandistino pri la internacia lingvo en la urbo kaj krome internacie kunlaboris en pluraj Esperanto-gazetoj. En apartaj libretoj aperis ŝiaj tradukoj „Kaŭkaza kaptito“, „Esperanto kaj Vegetarismo“, „Dio - unu por ĉiuj“ kaj „La morto de Ivan Iljiĉ“ de Leo Tolstoj. Dum la Unua mondmilito ŝi loĝis en Svislando kaj ŝia reveno al Rusio en 1920 multe helpis al restarigo de internaciaj Esperanto-rilatoj post la milito inter la rusaj kaj alilandaj esperantistoj. Aliaj aktivuloj antaŭ la moderna periodo estis ekzemple Andrej Sokolov kaj Aleksandr Averin. Inter alie, en la Pedagogia Instituto tiama estis Esperanto-klubo.

Meze de la 20-a jarcento en Ipatjevskaja Sloboda aktivis sinjoro Tolokoncev, instruisto de germana lingvo en mezlernejo. Lia nepo Aleksandr transdonis al KETo kolekton de bildkartoj kaj e-libroj de sia patro.

Moderna periodo de la loka Esperanto-movado komenciĝis ekde vizito de Andrej Grigorjevskij en la urbon por semajnfina ekspreskurso por novuloj en 1998 (t.n. "Projekto EKI"). Post tiu kurso aperis kerna grupo de komencantoj, kiu poste formis lokan junularan klubon KETo. Pluan startan puŝon la loka Esperanto-movado ricevis post la evento StRIGO-4 en 1999. Ankaŭ por gvido de ekspreskursoj la urbon vizitis Natalja Grigorjevskaja, Onjo Ŝejnina kaj Oleg Ĉajka.

KETo dum kelkjara ekzisto aktivis en la urbo, okazigis unuopajn kursojn kaj festivalojn. Loka gazetaro skribis pri Esperanto-eventoj kaj okazis kelkaj televidaj elsendoj/intervjuoj pri la internacia lingvo. En 2001 KETo helpis aranĝi Rusian Esperanto-Kongreson (REK) kaj en 2003 la renkontiĝon OkSEJT-43 apud Kostroma. Membroj de KETo partoprenis Esperanto-renkontiĝojn inter alie en Ivanovo, Pljos, Jaroslavlj kaj Niĵnij Novgorod.

Post 2003 jaro KETo ĉesis kunvenojn kaj nun organizita Esperanto-movado en Kostroma mankas.

Inter rimarkindaj esperantistoj menciindas Ljoŝa Kuznecov.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala paĝo de la urbo ruse