Saltu al enhavo

Aleksandr N. Ostrovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr N. Ostrovskij
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1823 (1823-03-31)
en Moskvo, Moskva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 2-an de junio 1886 (1886-06-02) (63-jaraĝa)
en Schelykovo, Kostroma gubernio,  Rusia Imperio
Tombo Kostroma provinco Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater First Moscow gymnasium (en) Traduki
Moscow State University, Faculty of Law (en) Traduki - jurisprudenco Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Aleksandr N. Ostrovskij
Familio
Gefratoj Mikhail Nikolayevich Ostrovsky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
ĵurnalisto
verkisto
dramaturgo
libretisto
teatra reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Sufiĉa stulteco en ĉiu saĝulo ❦
The Storm vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandr Nikolajeviĉ OSTROVSKIJ naskiĝis la 12-an de aprilo n.s. 1823 en Moskvo, mortis la 2-an de junio 1886 en sia bieno Ŝĉelikovo, Kostroma provinco. Li estis elstara rusa dramaturgo. La dramverkaro de Ostrovskij formis rusan realecan teatron.

Stanislavski kaj Kaĉalov en la teatraĵo de Ostrovskij Sufiĉa stulteco en ĉiu saĝulo, 1910.

Li estis filo de advokato, sciis multajn lingvojn, studis juron en Moskvo, poste laboris ĉe tribunalo.

Ĉiujare li verkis unu - du verkojn, fojfoje kun aliaj aŭtoroj, dudekon da dramoj li tradukis.

Kelkaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

Sufiĉa stulteco en ĉiu saĝulo (ruse На всякого мудреца довольно простоты; translit. Na vsjakogo mudreca dovolno prostoti) estas kvin-akta komedio kiu montras satiran traktadon de bigoteco kaj prezentas la aperon de fripono kiu manipulas la vantecon de aliaj personoj.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • «Свои люди — сочтёмся» (Ni estas amikoj - ni interkalkulos 1850)
  • «Утро молодого человека» (Mateno de juna homo 1850)
  • «Бедная невеста» (Malriĉa fianĉino 1852)
  • «Не в свои сани не садись» (En fremdan sledon ne sidiĝu 1853)
  • «Бедность не порок», (Malriĉeco ne estas malvirto 1854)
  • «В чужом пиру похмелье» (1856)
  • «Доходное место» (Profita loko 1856)
  • «Праздничный сон до обеда» (1857)
  • «Не сошлись характерами» (1858)
  • «Воспитанница» (Zorgatino 1859)
  • «Старый друг лучше новых двух» (Malnova amiko pli bonas ol du novaj 1860)
Ostrovskij monumento ĉe Malij teatro en Moskvo
  • «Гроза» (Fulmotondro 1860)
  • «Свои собаки грызутся, чужая не приставай» (1861)
  • «Женитьба Бальзаминова» (1861)
  • «Минин» (1862)
  • «Тяжёлые дни» (1863)
  • «Грех да беда на кого не живет» (1863)
  • «Шутники» (1864 г.)
  • «На бойком месте», «Пучина» (En tumulta loko 1866).
  • «Дмитрий Самозванец» (1867)
  • «Тушино» (1867)
  • «Василиса Мелентьева» (1867)
  • «На всякого мудреца довольно простоты» (Sufiĉa stulteco en ĉiu saĝulo, 1868)
  • «Горячее сердце» (Varmega koro 1869)
  • «Бешеные деньги» (Freneza mono 1870)
  • «Не всё коту масленица» (1871)
  • «Лес» (Arbaro 1871)
  • «Не было ни гроша, вдруг алтын» (1872)
  • «Комик XVII столетия» (1873)
  • «Снегурочка» (Neĝulino 1873)
  • «Поздняя любовь» (1874)
  • «Трудовой хлеб» (1874)
  • «Волки и овцы» (Lupoj kaj ŝafoj 1875)
  • «Богатые невесты» (1876)
  • «Правда хорошо, счастье лучше» (1877)
  • «Последняя жертва» (Lasta viktimo 1878)
  • «Бесприданница» (Fianĉino sen doto 1879),
  • «Добрый барин» (1879)
  • «Сердце не камень» (1880)
  • «Невольницы» (1881)
  • «Без вины виноватые» (Kulpuloj sen kulpo 1881)
  • «Таланты и поклонники» (Talentoj kaj admirantoj 1882)
  • «Красавец-мужчина» (1883)
  • «Не от мира сего» (1885)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Ostrovski kaj lia dramo "Fulmotondro". Fragmentoj el la dramo de Ostrovski "Fulmotondro" (La Revuo, 1911, n-ro 63, p. 122-131, tradukis Nikolaj Kabanov)

Muziko laŭ Ostrovskij

[redakti | redakti fonton]
  • Káťa Kabanová (Katarina Kabanova) estas opero de ĉeĥa komponisto Leoš Janáček laŭ la dramo de Ostrovskij "Fulmotondro".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.