Indiana gestlingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2380124)
Racconish (diskuto | kontribuoj)
Please translate the caption.
Linio 1: Linio 1:
[[File:Indian Sign Language Council (1930).webm|thumb|thumbtime=1|Extracts of the film taken during the 1930 Conference on PISL conservation.]]
La '''indiana gestlingvo''' (angle ''Plains Indian Sign Language'') estas [[gestlingvo|gesta lingvo]] kiu ne estis intencita unuavice por surduloj, sed kiu estis antaŭe uzata kiel interetna [[helplingvo]] inter la indiĝenoj kiuj vivis en la [[prerio]] de la [[Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj]]: [[nigrapiedulo]]j (''Blackfoot''), [[ĉejena lingvo|ĉejenoj]], [[siuoj]], [[kioŭa-tanoa lingvaro|kioŭoj]] kaj [[arapahoj]]. Ties etnaj lingvoj estas tre malsimilaj inter si.
La '''indiana gestlingvo''' (angle ''Plains Indian Sign Language'') estas [[gestlingvo|gesta lingvo]] kiu ne estis intencita unuavice por surduloj, sed kiu estis antaŭe uzata kiel interetna [[helplingvo]] inter la indiĝenoj kiuj vivis en la [[prerio]] de la [[Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj]]: [[nigrapiedulo]]j (''Blackfoot''), [[ĉejena lingvo|ĉejenoj]], [[siuoj]], [[kioŭa-tanoa lingvaro|kioŭoj]] kaj [[arapahoj]]. Ties etnaj lingvoj estas tre malsimilaj inter si.



Kiel registrite je 14:34, 8 maj. 2015

Extracts of the film taken during the 1930 Conference on PISL conservation.

La indiana gestlingvo (angle Plains Indian Sign Language) estas gesta lingvo kiu ne estis intencita unuavice por surduloj, sed kiu estis antaŭe uzata kiel interetna helplingvo inter la indiĝenoj kiuj vivis en la prerio de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj: nigrapieduloj (Blackfoot), ĉejenoj, siuoj, kioŭoj kaj arapahoj. Ties etnaj lingvoj estas tre malsimilaj inter si.

La indiana gestlingvo estas piĝina lingvo en kiu uziĝas preskaŭ nur signoj bildigaj kaj imitaj (ikonaj). Pro tio, ĝi estis facile komprenbla ankaŭ por eŭropdevenaj enmigrintoj, kiuj ankaŭ uzis ĝin aktive en siaj kontaktoj kun la indiĝenoj.

Jam en raporto de ekspedicio dum la jaroj 1540 – 1542, Francisko Vázquez de Coronado menciis, ke la indianoj kapablis tre bone komprenigi sin per gestoj. Dum la 19a jarcento, la uzado de la gestlingvo malplioftiĝis pro la disvastiĝo de la angla lingvo. En la unua duono de la 20a jarcento, ĝi tamen iom populariĝis ankaŭ inter skoltoj. Fine de la jarcento, ĝi aplikiĝis kiel helpilo por handikapuloj kiuj ne kapablas regi ordinaran lingvon, ankaŭ ne ordinaran gestan lingvon. Simila aplikiĝo ankaŭ troviĝis por Blisa skribo.

Referencoj

William Tomkins: Universal Indian Sign Language of the Plains Indians of North America, San Diego, California, 1926 (multfoje reeldonita). Indian Sign Language

"Sign Language Among North American Indians Compared With That Among Other Peoples And Deaf-Mutes," First Annual Report of the Bureau of Ethnology to the Secretary of the Smithsonian Institution, 1879-1880, Government Printing Office, Washington, 1881, pages 263-552

Ginger E. Gates and Ron P. Edwards: "Acquisition of American Sign language versus Amerind signs in a mentally handicapped sample", Journal of Communication Disorders 22 (1989), 423-435.