Francia virina nacia teamo de futbalo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj |
e "franca" |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
| plej bona rezulto-t = kvaronfinalo <br />2009 |
| plej bona rezulto-t = kvaronfinalo <br />2009 |
||
}} |
}} |
||
La ''' |
La '''franca virina nacia teamo de futbalo''' reprezentas sian landon en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo inter alie en la turniro pri la [[Virina Futbala Mondpokalo]] de [[Virina Futbala Mondpokalo 2011|2011]] atingis la kvaran pozicion, kaj en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado de 2009 la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj). |
||
Ekde la 1970-aj jaroj la teamo entute kvinfoje atingis la finalan fazon de la eŭopa ĉampionado kaj ofte venkis en matĉoj kontraŭ aliaj naciaj teamoj. Tamen la amaskomunikiloj de Francio ĝis nun ne amplekse raportis pri la teamo - multe malpli ol pri la koncerna vira [[franca nacia teamo de futbalo|nacia teamo]]. Eble tio ŝanĝiĝas post julio 2011, sekve de impresa sukceso atingi la 4-an pozicion en la [[Virina Futbala Mondpokalo 2011]]. |
Ekde la 1970-aj jaroj la teamo entute kvinfoje atingis la finalan fazon de la eŭopa ĉampionado kaj ofte venkis en matĉoj kontraŭ aliaj naciaj teamoj. Tamen la amaskomunikiloj de Francio ĝis nun ne amplekse raportis pri la teamo - multe malpli ol pri la koncerna vira [[franca nacia teamo de futbalo|nacia teamo]]. Eble tio ŝanĝiĝas post julio 2011, sekve de impresa sukceso atingi la 4-an pozicion en la [[Virina Futbala Mondpokalo 2011]]. |
Kiel registrite je 01:41, 1 jul. 2015
Francio | ||
---|---|---|
asocio | Fédération Française de Football Federacio Franca de Futbalo | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Bruno Bini | |
golreĝino | Marinette Pichon (81) | |
FIFA kodo | FRA | |
unua matĉo | Francio 4-0 Nederlando 1971 | |
plej granda gajno | Francio 14-0 Alĝerio 1998 | |
plej granda perdo | Germanio 9-1 Francio 1992 | |
Virina Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 2 (unua en 2003) | |
plej bona rezulto | 4-a pozicio en 2011 | |
Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 5 (unua en 1984) | |
plej bona rezulto | kvaronfinalo 2009 | |
La franca virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo inter alie en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo de 2011 atingis la kvaran pozicion, kaj en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado de 2009 la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj).
Ekde la 1970-aj jaroj la teamo entute kvinfoje atingis la finalan fazon de la eŭopa ĉampionado kaj ofte venkis en matĉoj kontraŭ aliaj naciaj teamoj. Tamen la amaskomunikiloj de Francio ĝis nun ne amplekse raportis pri la teamo - multe malpli ol pri la koncerna vira nacia teamo. Eble tio ŝanĝiĝas post julio 2011, sekve de impresa sukceso atingi la 4-an pozicion en la Virina Futbala Mondpokalo 2011.
Historie jam frue ekzistis neoficiala franca virina nacia teamo de futbalo: Fine de la Unua Mondmilito en Francio organiziĝis klubaj teamoj de virina futbalo, sed pro malakcepto fare de la "vira futbala federacio" FFF la virinaj futbalistoj devis fondi propran nacian organizaĵon, kiu ricevis la nomon Fédération des Sociétés Féminines Sportives de France (FSFSF). Tiu federacio baldaŭ organizis internaciajn matĉojn de naciaj teamoj, la unuan en printempo 1920 kontraŭ firma virina futbala teamo de Anglio, kiun gajnis la franca teamo el nur parizaj futbalistinoj per rezulto de 2 kontraŭ 0 goloj. La unuan "veran" matĉon de nacia teamo la francinoj havis en 1924, kontraŭ la belga virina nacia teamo de futbalo. Sed komence de la 1930-aj jaroj en Francio virina futbalo malpopulariĝis, kaj revivis nur fine de la 1960-aj jaroj.