Miafizitismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Nova paĝo kun ''''Miafiszidismo''' (en iuj tekstoj '''miofizidismo''') estas kristologia doktrino laŭ kiu en Jesuo Kristo ĉeestas nur unu naturo, naskiĝinta el la unio de la...' |
e Migris al Vikidatumoj ĉe d:Q1764554. |
||
Linio 41: | Linio 41: | ||
# [http://www.eotc.faithweb.com/orth.html#DOCTRINES MAIN DOCTRINES AND PRACTICE OF THE CHURCH] - Ethiopian Orthodox Tewahedo Church. |
# [http://www.eotc.faithweb.com/orth.html#DOCTRINES MAIN DOCTRINES AND PRACTICE OF THE CHURCH] - Ethiopian Orthodox Tewahedo Church. |
||
[[en:Miaphysitism]] |
|||
[[Kategorio:Kristanismo]] |
[[Kategorio:Kristanismo]] |
Kiel registrite je 09:17, 15 jul. 2015
Miafiszidismo (en iuj tekstoj miofizidismo) estas kristologia doktrino laŭ kiu en Jesuo Kristo ĉeestas nur unu naturo, naskiĝinta el la unio de la dieco kaj homeco kiu ilin igas sendividaj sed ne miksitaj.kristologia doktrino laŭ kiu en Jesuo Kristo ĉeestas nur unu naturo, naskiĝinta el la unio de la dia kaj homa kiu ilin igas sendividaj sed ne miksitaj.
Historiaj aludoj
La miafizidistoj konfese akceptis ĉiujn decidojn de la ekumenaj koncilioj, kaj do ankaŭ tiujn de la Koncilio de Efeso (431). Per la Koncilio de Kalcedonio (451), la ekumena kredo enkondukis la koncepton pri la du naturoj en Kristo. La miafizidistoj ne konsenti kun la kalcedonia difino, preferante paroli pri "unusola naturo en la enkarniĝinta Verbo" (laŭ la esprimo de Cirilo de Aleksandrio[1] tiel kiel interpretita de Severo de Antioĥio: la naturo de Kristo estas unika, kaj estas frukto de la unio de tiu homa kaj tiu dia. Tia doktrino baziĝas sur la, supozita biblia, ideo laŭ kiu al ĉiu naturo korespondas persono. Estante Kristo unusola Persono ene de la Sankta Triunuo, Li devas nepre esti en unusola naturo; du naturoj, male, konstituos du personojn.
En la sinsekvaj dekoj la miafizidistaj Eklezioj malproksimiĝis el la Eklezioj de la Romia Imperio (latina kaj bizanca). De tiam la miafizidistaj Eklezioj ne plu estas en “komuneco” kun la aliaj Eklezioj de la kristana mondo.
Kristologio
Miafizidismo distingiĝas el:
- monofizidismo, laŭ kiu en Jesuo Kristo la dia naturo tute absorbas la homan naturon (laŭ la konfeso de Eŭtiko, 378-454);
- arianismo, kiu konfesas la kreitecon de la Verbo enkarniĝinta, neante tial la samsubstancecon de la Filo kun la Patro (Ario, 256-336);
- nestorianismo kiu asertas ke Jesuo estas jen homo jen Dio (kunekzistas tial ne nur du naturoj, sed du apartaj personoj), sed ne akceptas la samtempeco de tiuj naturoj (Nestorio 381 - ĉirkaŭ. 451).
- kalcedonia kristanismo (konfesata de katolikoj, ortodoksuloj kaj protestantoj), laŭ kiu en Jesuo Kristo kunekzistas "du naturoj en unusola persono", kunekzistanaj «sen kunfandiĝo, senŝanĝaj,, nedividitaj, nedisigeblaj» (Koncilio de Kalcedonio, 451).
Modernaj miafizidismaj Eklezioj
Nian epokon miafizidismo havas precipe historian kaj ne komplete referencan al nunaj Eklezioj: la katekismoj kutime respektas la komunan kredon, ankaŭ se teorie tio malfacilas.
Konfesas miafizidismon la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio (ne la kopta Katolika Eklezio).
La samo direblas pri la kopta eklezio de Etiopio kaj la Armena Apostola Eklezio
Historia karto
Notoj
- ↑ « μία φύσις τοῦ θεοῦ λόγου σεσαρκωμένη (mía phýsis toû theoû lógou sesarkōménē, 'Unusola estas la naturo (mia physis) de la enkarniĝinta Dia Verbo'). »
Vidu ankaŭ
- Kristanismo
- Orienta Kristanismo
- Kristologiaj doktrinoj de la unuaj jarcentoj
- Monofizidismo
- Docetismo
- Antikvaj Orientaj Eklezioj
- Dialogo de la Katolika Eklezio kun la Antikvaj Orientaj Eklezioj
Bibliografio
- H.H. Pope Shenouda III «THE NATURE OF CHRIST»
- MAIN DOCTRINES AND PRACTICE OF THE CHURCH - Ethiopian Orthodox Tewahedo Church.