Spasmo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
e ThomasPusch movis paĝon Kramfo al Spasmo: Vidu la diskutpaĝan noton.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:42, 26 okt. 2015

Spasmo estas forta, nevola, dolora kaj nedaŭra muskola streĉiĝo, kiu povas trafi aŭ unu muskolon (respektive parton de ĝi) aŭ plurajn muskolojn. Spasmoj kutime estas kaŭzataj per signifaj ŝanĝiĝoj de elektrolitoj en la muskolaj ĉeloj aŭ la sango, kaj ofte estas simptomoj de pli ĝenerala malsano.

Aparta subkategorio de spasmoj nomatas kramfo, dolora kuntiriĝo de muskoloj daŭranta kelkajn sekundojn aŭ minutojn, kies plej komuna kaŭzo estas intensaj fizikaj ekzercoj, ekzemple dum sporto, kiuj postulas grandan muskolan streĉiĝon. Perforta aŭ subita movo kaj nekutima pozicio de membro povas okazigi kramfojn. Dumnoktaj kramfoj de la piedojkruroj, kiuj subite komenciĝas, estas tre komunaj. Menciindas la kramfoj atribueblaj al la varmo, kiuj trafas la membrojn kaj la abdomenan parieton de homoj laborantaj en varmega medio, multe ŝvitas kaj trinkas abundan akvon. lli ŝuldiĝas al la perdo de natrio, kaj oni povas ilin preventi aŭ mildigi trinkante akvon iom salitan. Pro la sama kaŭzo povas prezentiĝi ankaŭ kramfoj, kiam la korpo perdas multan akvon pro malsano (lakso, vomado ktp.).