Femurosto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB |
e aldono de etimologio |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Gray252.png|eta|Femurosto de la [[homo]]]] |
[[Dosiero:Gray252.png|eta|Femurosto de la [[homo]]]] |
||
La '''femurosto''' estas la [[osto]] de la [[femuro]] de [[vertebrulo]]j. La femuro estas para organo, do en sana stato troviĝas dufoje en unu organismo - simetrie dekstre kaj maldekstre, kaj sekve la vertebruloj (inkluzive de la [[homo]]) en normala stato havas du femurostojn. La osto estas dika kaj longa, kaj situas inter la artikoj [[pelvo|pelva]] kaj [[genuo|genua]]. |
La '''femurosto''' ([[latina lingvo|latine]] ''os femoris'' ([[Terminologia Anatomica|TA]])) estas la [[osto]] de la [[femuro]] de [[vertebrulo]]j. La femuro estas para organo, do en sana stato troviĝas dufoje en unu organismo - simetrie dekstre kaj maldekstre, kaj sekve la vertebruloj (inkluzive de la [[homo]]) en normala stato havas du femurostojn. La osto estas dika kaj longa, kaj situas inter la artikoj [[pelvo|pelva]] kaj [[genuo|genua]]. |
||
En la homa korpo, la femurosto estas la plej longa osto, dividebla en tri partojn: |
En la homa korpo, la femurosto estas la plej longa osto, dividebla en tri partojn: |
Kiel registrite je 08:16, 25 jan. 2016
La femurosto (latine os femoris (TA)) estas la osto de la femuro de vertebruloj. La femuro estas para organo, do en sana stato troviĝas dufoje en unu organismo - simetrie dekstre kaj maldekstre, kaj sekve la vertebruloj (inkluzive de la homo) en normala stato havas du femurostojn. La osto estas dika kaj longa, kaj situas inter la artikoj pelva kaj genua.
En la homa korpo, la femurosto estas la plej longa osto, dividebla en tri partojn:
Supra parto
Ĝi konsistas el la femurostokapo, kiu artikiĝas kun la koksosto, la femurostokolo, la granda kaj eta trokanteroj, sur kiuj fiksiĝas la pelvo-trokanteraj muskoloj.
Centra parto
La centra parto aŭ femurosta korpo (corpus ossis femoris) havas raspolinion, tribranĉa supre kaj dubranĉa meze kaj malsupre, kiu estas la fiksiĝpunkto de la kruraj adukciaj muskoloj, la aduktoroj.
Malsupra parto
Ĝi artikiĝas ventre kun la patelo per la trokleo kaj sube kaj dorse kun la tibio per la kondiloj.
Vidu ankaŭ
- Femurosta frakturo (ostorompiĝo)