Wauwil: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Rotlink (diskuto | kontribuoj) e fixing dead links |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3), [[Image: → [[Dosiero: (3) per AWB |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Informkesto komunumo en Svislando |
{{Informkesto komunumo en Svislando |
||
|nomo=Wauwil |
|nomo=Wauwil |
||
|blazono=[[ |
|blazono=[[Dosiero:Pic Wauwil.png|eta|120px|center|<small>Blazono de Wauwil</small>]] |
||
|bildo=[[ |
|bildo=[[Dosiero:Wauwil 031.jpg|eta|285px|center|<small>Wauwil vidita ek de la marĉo de Wauwil</small>]] |
||
|kantono=Lucerno |
|kantono=Lucerno |
||
|distrikto=[[Willisau (distrikto)|Willisau]] |
|distrikto=[[Willisau (distrikto)|Willisau]] |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
|poŝtkodo=6242 |
|poŝtkodo=6242 |
||
|kodo=1146 |
|kodo=1146 |
||
|mapo=[[ |
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Wauwil 2007.png|eta|285px|center|<small>Mapo de Wauwil</small>]]}} |
||
==Pri la komunumo== |
==Pri la komunumo== |
Kiel registrite je 12:09, 28 jan. 2016
Wauwil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Willisau |
Koordinatoj | 47° 10′ 59″ N 8° 1′ 0″ O / 47.18306 °N, 8.01667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 59″ N 8° 1′ 0″ O / 47.18306 °N, 8.01667 °O (mapo) |
Areo | 2,95 km² |
Alteco | 539 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6242 |
Komunumkodo | 1146 |
Pri la komunumo
Wauwil (prononcu: vaŭvil) estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1695 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Wauwil situas sude de la monto Santenberg kaj norde de la Marĉo de Wauwil, kiu estis ĝis la jaro 1859 kovrita de la Lago de Wauwil. La vilaĝo komplete kunkreskis kun la setlejoj de la najbara komunumo Egolzwil. Per la sekigo de la Marĉo de Wauwil en la 19-a jarcento la komunumo gajnis multe da kultivebla frukta teritorio.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,96 km², de kiuj 10,2% estas kovritaj de arbaro, 71,9% servas por agrikulturo kaj 18,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Wauwil limas en nordo al Dagmersellen, en oriento al Mauensee, en sudo al Ettiswil, en sudokcidento al Schötz, kaj en okcidento al Egolzwil.
Trafiko
Wauwil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Lucerno.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Dagmersellen al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas tri kilometrojn nordokcidente en Dagmersellen.
Vidindaĵoj
En Wauwil troviĝas arkeologia lernopado en kiu estis rekonstruitaj longdomoj el la neolitiko. En Wauwil jam setlis homoj antaŭ 16000 jaroj, kiel diversaj trovaĵoj pruvis.
Historio
La unua dokumenta mencio de Wauwil datiĝas el la jaro 1070 kiel Wawile.
Dum mezepoko en Wauwil regis la Habsburgoj. La komunumo apartenis al ties Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la Grafejon Willisau, kiu tiam fariĝis Lucerna voktejo. Inter la jaroj 1450 kaj 1515 la urbo Lucerno akiris ankaŭ la malaltan jurisdikcion pri Wauwil. En la jaro 1798 eksplodis al Helveta Revolucio. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko la komunumo Wauwil apartenis al la helveta distrikto Altishofen. Per la restaŭracio de la jaro 1803 Wauwil estis atribuita la la nova distrikto Willisau de Kantono Lucerno.
Notoj kaj referencoj
Bildoj
-
Stacidomo de Wauwil
-
Arkeologia lernopado de Wauwil
-
Marĉo de Wauwil
-
Wauwil
-
Samnivela fervojtransirejo en Wauwil
-
Pajlokovritaj kabanoj sur la arkeologia lernopado
-
Depono apud la stacidomo
-
Egolzwil kaj Wauwil
Eksteraj Ligiloj
|