Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 26: | Linio 26: | ||
MEL: |
MEL: |
||
* eldonas la bultenon ''MUZIKO'', kiu ekde la jaro 1963 aperas ( |
* eldonas la bultenon ''MUZIKO'', kiu ekde la jaro 1963 aperas (kun pauzxo de 2002 ĝis 2005) unu- ĝis du-foje jare. |
||
* kunordigas la ''Internacian Esperanto-Ĥoron''. |
* kunordigas la ''Internacian Esperanto-Ĥoron''. |
||
* kunvenas ĉiujare, kadre de la koresponda UK. |
* kunvenas ĉiujare, kadre de la koresponda UK. |
Kiel registrite je 11:34, 15 mar. 2016
Internacia Asocio de Instruistoj
La Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis organo fondita de E-instruistoj en 1910.
Virina Esperanto-Klubo
Virina Esperanto-Klubo estis fondita de Julia Fernandes en Brazilo 1912.
Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio
estas faka asocio de esperantistoj, kiuj aktivas en la kampo de agrikulturo. Ĝi estis fondita en 1996. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Ĝia oficiala organo estas la revuo Internacia Agrikulturo, kiu aperas kvarfoje jare.
Ĝeneralaj informoj: Prezidanto: Bruno Najbaro
Adreso: Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, p/a ĝen. sekr. Huang Yinbao, Jingchuan-Xian Kewei, Gansu, CN-744300, Ĉinio; tel.: [o] +86+(933)3938189, +86+13993316800, agrikulturo@126.com; skajpo-konto:huangyinbao
Kotizo: uer 8,00 ĉe UEA-konto iaea-f.
Astronomia Esperanto-Klubo
La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolektado de profesiaj kaj amatoraj artikoloj en sia retpaĝo, kaj per dissendo-listo.
Muzika Esperanto-Ligo
Muzika Esperanto-Ligo (MEL) estas faka asocio de UEA kiu celas arigi la muzikistojn kaj muzik-amantojn de la Esperanto-komunumo.
Ĝi estis fondita en 1963 de Giovanni Battista Briano. De multaj jaroj, ĝin prezidadis Dimitar Terziev ĝis sia morto en 2002. Li ankaŭ kreis, kadre de MEL, la Internacian Esperanto-Ĥoron, kiu sceneje prezentiĝis en la Internaciaj Artaj Vesperoj de multaj lastjaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto.
MEL:
- eldonas la bultenon MUZIKO, kiu ekde la jaro 1963 aperas (kun pauzxo de 2002 ĝis 2005) unu- ĝis du-foje jare.
- kunordigas la Internacian Esperanto-Ĥoron.
- kunvenas ĉiujare, kadre de la koresponda UK.
La estraro elektita en la 91-a UK de 2006 en Vieno konsistis el:
- David Gaines, Honora Prezidanto
- Alan Bishop, prezidanto
- Jesús de Las Heras, vicprezidanto kaj redaktoro
- Jennifer Bishop, kasisto
- Ian Fantom, plia estrarano
La bulteno MUZIKO de julio 2009 konfirmas tiun konsiston, nur ke post la UK 2008 la titolo de vicprezidanto transiris al Jennifer Bishop, tiel ke la aŭstralia geedza paro Bishop fakte "motoras" la grupiĝon.
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL du ekzemplaj historiaj eldonoj de la bulteno MUZIKO el 1992 kaj 1994, kaj pli novaj jaraj eldonoj de 2005, 2007 kaj 2009), rete legeblaj en formato PDF Ŝablono:EL rete legebla "kurso de muziko" de la ligo (laste aktualigita en 2010)