Helpo:Apartigiloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
786r (diskuto | kontribuoj)
Linio 45: Linio 45:
Notu: se ne ekzistas pluraj verkoj kun la sama namo, la artikolo ne bezonas apartigilo. Se ekzistas verko kun la sama namo, se ne de la sama tipo, oni nur povas skribi ”filmo”, ”libro”, ktp, sen la jaro, en la apartagilo.

=== Se ekzistas pluraj verkoj de la sama tipoj kiel havas artikoloj ===
=== Por pluraj verkoj de la sama tipoj kiel havas artikoloj ===

Poste [[Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/10#unueco|diskuto]], pluraj nomoj de artikoloj pri filmoj nomiĝis ”(filmo de NNNN)” (kie ''NNNN'' estas jaro), kiam estis pluraj filmoj kun la sama namo.
Poste [[Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/10#unueco|diskuto]], pluraj nomoj de artikoloj pri filmoj nomiĝis ”(filmo de NNNN)” (kie ''NNNN'' estas jaro), kiam estis pluraj filmoj kun la sama namo.

Kiel registrite je 22:47, 5 jul. 2016

En Vikipedio, apartigi signifas solvi la problemon pri samnomaj paĝoj priskribantaj malsamajn temojn, kiuj povas konfuzi dum serĉado.

Ekzemple, iu kreas ligilon al Krampo ([[Krampo]]) sed al kio rilatas la vikiligilo? La vorto "Krampo" havas plurajn signifojn kaj plurajn artikolojn:

Paĝo pri apartigo

En la paĝo pri apartigo, bonvolu enmeti simplan enkondukan frazon. Ekzemple:

Krampo havas plurajn signifojn:

Poste, bonvolu aboce listigi, per asteriskoj ĉe linia komenco(*), ĉiujn paĝojn, kiuj bezonas apartigilon:

* [[Krampo (fiksilo)]]
* [[Krampo (interpunkcio)]]

Se la apartigilo enhavas ligilojn pri pluraj temoj, bonvolu krei sekciojn:

== Muziko ==
* [[Ligilo 1]]
* [[Ligilo 2]]
* [[Ligilo 3]]
== Literaturo ==
* [[Ligilo 4]]
* [[Ligilo 5]]
* [[Ligilo 6]]

Bonvolu prefere aldoni priskribon al ligilo, por ke la uzanto bone komprenu, kiu estas la ĝusta ligilo:

* [[Krampo (fiksilo)|Krampo]], metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo, por kunligi paperfoliojn aŭ similaĵojn
* [[Krampo (interpunkcio)|Krampo]], interpunkcia marko

Finfine bonvolu enmeti la ŝablonon {{apartigilo}} sube en la paĝo. Tiel la sekva mesaĝo aperos:

La ŝablono aŭtomate aldonas la paĝon al kategorio:Apartigiloj.

Tia paĝo similas al paĝo de vortaro. Memoru ankaŭ, ke Vikipedio ne estas vortaro.

Apartigitaj paĝoj

En apartigitajn paĝojn vi povas enmeti la ŝablonon {{aliaj signifoj}} por gvidi legonton al aliaj signifoj kiuj povus esti serĉataj sub tiu titolo.

Kiel eknomi

Notu: se ne ekzistas pluraj verkoj kun la sama namo, la artikolo ne bezonas apartigilo. Se ekzistas verko kun la sama namo, se ne de la sama tipo, oni nur povas skribi ”filmo”, ”libro”, ktp, sen la jaro, en la apartagilo.

Por pluraj verkoj de la sama tipoj kiel havas artikoloj

Poste diskuto, pluraj nomoj de artikoloj pri filmoj nomiĝis ”(filmo de NNNN)” (kie NNNN estas jaro), kiam estis pluraj filmoj kun la sama namo.

Ekzemple:

Pluraj uzantoj preferis tiu formo. Iuj uzantoj ankaŭ preferis ”(filmo, NNNN)” aŭ ”(filmo NNNN)”, kaj kelkaj uzantoj opinias ke tiuj malĝustus.

Orfigo de apartigiloj

Plejparte, la ligiloj ligas rekte al ĝustaj paĝoj pri iu temo, ne al apartigilo (krom maloftaj okazoj). La kreado de apartigilo sen orfigi ĝin malplifunkciigas Vikipedion. Pro tio, la ŝablono {{Apartigilo}} invitas antaŭeniri kaj ĝustigi la ligilon.

Antaŭ krei apartigilon nomatan Krampo, alklaku ĉe ”Ligiloj ĉi tien” (en la menuo ”Iloj”) (Helpo:Kio ligas ĉi tien? (alilingve)) por trovi ĉiujn paĝojn, kiuj enhavas ligilon al apartigilo kaj ĝustigu tiujn ligilojn. Tiel la ligilo ligos al ghusta paĝo, ne al apartigilo. En kelkaj okazoj oni povas peti pri la uzo de roboto.

Notu: Oni povas enmeti nur | ĉe la fino de la ligiloj, kiuj enhavas krampojn:

[[Krampo (fiksilo)|]]

MediaVikio aŭtomate kaŝos la krampon kun ĝia enhavo:

[[Krampo (fiksilo)|Krampo]].

Vidu ankaŭ