Kaspar Arnurus: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32: Linio 32:
[[Kategorio:Morala filozofio]]
[[Kategorio:Morala filozofio]]
[[Kategorio:Germanaj filozofoj]]
[[Kategorio:Germanaj filozofoj]]
[[Kategorio:Rektoroj]]
[[Kategorio:Germanaj rektoroj‎]]

Kiel registrite je 09:41, 3 sep. 2016

Kaspar ARNURUS (ankaŭ: Lämmerzagel, Lämmerschwanz, Lemmerczayl, Arcturus, Arnur), naskiĝinta ĉ. la jaron 1528 en Stadtilm, mortinta la 11-an de septembro 1586 en Jena, estis germana moralfilozofo kaj logikisto.

Vivo

Nenio estas konata pri lia deveno nek pri la junaj jaroj. Li ekstudentis en majo 1542 ĉe la Universitato de Wittenberg. Aŭ li mem aŭ iu de liaj prapatroj grekigis la familian nomon. En Wittenberg li iĝis disĉiplo de Filipo Melanktono kaj renkontis ankaŭ Luteron mem. En la 25.2.1546 Arnurus bakalaŭro de filozofio iĝis kaj samjare lernejestro de la Urba lernejo de Jena. Dum la vintra semestro li membriĝis al la filozofia altlernejo, kie li ekprelegis.

En la 24.10.1568 li iĝis viclernejestro de la Latina lernejo en Halle (Saale) kaj iĝis en 1573 profesoro pri moralfilozofio kaj logiko ĉe la Universitato Salana Tie li ankaŭ engaĝiĝis pri organizaj taskoj. Dum la vintra semestro de 1567 kaj la somera semestro de 1574 li estis dekano de la filozofia fakultato kaj dum la vintra semestro de 1576 eĉ rektoro. Kiam teologoj kvereladis en Jena, Arnurus simpatiojn havis kun la t.n. Filipistoj.

Privataĵoj

Arnurus edzinigis Dorothea Beich (1519-1605), filino de Johann Beich kaj Catharina Starkewitz. Inter la gefiloj konatas la urbestro de Jena Johann Arnurus (1549-1608) [urbestro en 1595, 1604 kaj 1608) kiel ankaŭ Caspar Arnurus, Wolfgang Arnurus kaj Dorothea Arnurus (posta familia nomo estis Müller).

Literaturo

  • Christian Gottlieb Jöcher: Allgemeines Gelehrten-Lexicon. Verlag Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig 1750, Band 1, Sp. 568 (Online)
  • Johann Christoph Adelung: Fortsetzung und Ergänzungen zu Christian Gottlieb Jöchers allgemeinen Gelehrten Lexico. Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig 1784, Band 1, Sp. 1130 (Online)
  • Johann Gottlob Wilhelm Dunkel: Historisch-critische Nachrichten von verstorbenen Gelehrten und deren Schriften. Cörner, Köthen & Dessau 1757, Band 3, S. 637 (Online)
  • Johann Caspar Zeumer, Christoph Weissenborn: Vitae Professorum Theologiae, Jurisprudentiae, Medicinae et Philosophiae qui in illustri Academia Jenensi, ab ipsius fundatione ad nostra usque tempora vixerunt et adhuc vivunt una cum scriptis a quolibet editis quatuor classibus. Johann Felici Bieleck, Jena 1711, S. 35 (Philosophen, Online)
  • Heinz Scheible: Melanchthons Briefwechsel. Personen A-E. Frommann-Holzboog, 1977, S. 91
  • Johann Günther: Lebensskizzen der Professoren der Universität Jena seit 1558 bis 1858. Friedrich Maucke, Jena 1858, S. 168 (Online)
  • Altes und Neues aus der Heimat. Sonderabdruck der Beilage zum Jenaer Volksblatt. 1936 (Manuskriptdruck für einen Sonderabdruck, unvollständig, Online)
  • Hans Apel: Jenas Einwohner aus der Zeit von 1250 bis 1600. C. A. Starke, Görlitz 1937, S. 5

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kaspar Arnurus en la germana Vikipedio.