Artur Resizade: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
| honora titolo =
| honora titolo =
| nomo = Artur Resizade<br /><small>Artur Rəsizadə</small>
| nomo = Artur Resizade<br /><small>Artur Rəsizadə</small>
| dosiero = Dmitry Medvedev in Azerbaijan 3 July 2008-1.jpg
| dosiero = Artur Rasizadə (2009).jpg
| grandeco de dosiero = 230px
| grandeco de dosiero = 230px
| priskribo =
| priskribo =

Kiel registrite je 21:00, 21 mar. 2017

Artur Resizade
Artur Rəsizadə
Persona informo
Artur Tahir oğlu Rəsizadə
Naskiĝo 1935
en Ganĝa
Religio islamo vd
Ŝtataneco SovetunioAzerbajĝano vd
Alma mater Azerbajĝana Ŝtata Nafta kaj Industria Universitato vd
Partio Nova Azerbajĝana Partio
Familio
Patro Tahir Rasizadə vd
Profesio
Okupo politikistoinĝenierodiplomato vd
Ĉefministro de Azerbajĝano
Dum formale nun de novembro 2003, fakte jam de julio 19964-a de novembro 2003
Antaŭulo Ilham Alijev
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Artur Rəsizadə aŭ plennome Artur Tahir oğlu Rəsizadə, rusa formo Артур Таир оглы Расизаде [Artur Tair ogli Rasizade], ofte laŭ la rusa formo angle literumita Artur Rasizade, kvankam laŭ intensa diskuto en la angla vikipedio alternative Artur Rasizada kaj en Esperanto pli trafe Artur Resizade, estas azerbajĝana politikisto naskiĝinta en 1935. Ekde la 15-a de oktobro 2003 li estas la ŝtata ĉefministro de Azerbajĝano.

Antaŭ la disfalo de Sovetunio, en Azerbajĝana SSR, li dum multaj jaroj estis aktiva membro de la Azerbajĝana Komunista Partio. Li estis ĉefministro inter la 20-a de julio 1996 ĝis la 4-a de aŭgusto 2003, kiam li demisiis, oficiale pro sanaj kialoj, ebligante al la filo de la tiama ŝtata prezidanto Hejdar Alijev, Ilham Alijev, transpreni la ĉefministran postenon. Praktike li tamen pluplenumis la ĉefministrajn taskojn, kaj kiam Ilham Alijev estis elektita nova ŝtata prezidanto, Artur Resizade formale reprenis la ĉefministran postenon la 4-an de novembro 2003.