Volĥovo (rivero): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 71: | Linio 71: | ||
}} |
}} |
||
'''Volĥov''' ([[rusa lingvo|ruse]] ''Во́лхов'') estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de [[Rusio]], en la provincoj Novgoroda kaj Leningrada. |
'''Volĥov''' ([[rusa lingvo|ruse]] ''Во́лхов'') estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de [[Rusio]], en la provincoj Novgoroda kaj Leningrada. La rivero apartenas al la baseno de la [[Balta Maro]]. |
||
== Geografio == |
== Geografio == |
Kiel registrite je 12:43, 19 dec. 2017
Volĥov | |
ruse: Волхов | |
rivero | |
Volĥov ĉe la riverkomenco
| |
Lando | Rusio |
---|---|
Regiono | Novgoroda provinco, Leningrada provinco |
Urboj | 5
|
Fontrivero | Lago Ilmenj |
- situo | ĉe la urbo Velikij Novgorod, Novgoroda provinco |
- alteco | 18,1 m |
Enfluejo | Lago Ladoga |
- situo | ĉe la urbo Novaja Ladoga Leningrada provinco |
- alteco | 5,1 m |
Longo | 224 km (139 mi) |
Akvokolektejo | 80 200 km² (8 020 000 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 590 m³/s |
| |
Vikimedia Komunejo: Volkhov River | |
Volĥov (ruse Во́лхов) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Novgoroda kaj Leningrada. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.
Geografio
La rivero konektas du lagojn, elfuas el Ilmenj kaj enfluas Ladogan. Ĝia longeco estas 224 km, areo de baseno — 80 200 km2.[1] La averaĝa multjara trafluo estas 590 m3/s (la jara amplekso estas 8,621 km3/jaro)[2]. La tuta rivero estas navigebla. Ĝi grandparte frostiĝas, ordinare de fino de novembro ĝis komenco de aprilo.[3]
Je 2 km post la riverkomenco Volĥov disiĝas en du fluejojn, la pli grandan oni plu nomas Volĥov, la alian — Malij Volĥovec (traduke: Malgranda Volĥoveto), ili rekuniĝas post la Velikij Novgorod, la longeco de Malij Volĥovec estas nur 17 km.
La plej gravaj enfluantaj riveroj estas: dekstraj — Viŝera, Pĉjovĵa, Oskuja, maldekstraj — Kerestj, Tigoda.
Sur Volĥovo estas konstruita la Volĥova hidroelektra centralo.
Sur la rivero situas (laŭ ĝia fluo): la urbo Velikij Novgorod, la urbo Kiriŝi, la urbo Volĥov, la historie grava vilaĝo Staraja Ladoga, la urbo Novaja Ladoga.
Historio
Popola etimologio en la libro de 17-a jarcento “Legendo pri Sloveno kaj Ruso kaj la urbo Slovensk” asociis la nomon de la rivero kun la nomo la plej aĝa filo de Sloveno — Volĥovo.
La finna lingvisto J. J. Mikkola kiel origino de la vorto Volĥov rigardis la finnan vorton Olhava, konsiderinte la svedan Ålhava el dokumento de 16-a jarcento kaj la finnan Olhavanjoki[4]
Volĥov estis grava parto de la mezepoka vojo “De la varengoj ĝis la grekoj”.
En kronikoj plurfoje estis skribite, ke Volĥovo povas flui malantaŭen, al Ilmenj. Ekzemple, tio estas indikite por 1176 en la Unua Novgoroda kroniko[5].
Eble tiu fenomeno povus okazi se enfluantaj en Volĥov riveroj portus multon da akvo dum iom pli sudaj riveroj, enfluantaj en la lago Ilmenj iel ne ricevus tiom da akvo kaj la nivelo de la lago malaltiĝis.
Bildaro
-
La ponto por piedirado en Velikij Novgorod
-
Vintraj Volĥov en Velikij Novgorod
-
En Velikij Novgorod
-
En la urbo Voĥov
-
En la urbo Novaja Ladoga
Notoj
- ↑ La rivero Volĥov en la ŝtata akva registro (ruse).
- ↑ С.А.Агафонова, Е.Н. Антохина, В.А. Жук, la artikolo Волхов en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio”.
- ↑ Ibid
- ↑ Фасмер М. Этимологический словарь русского языка. T. 1. P. 346.
- ↑ Новгородская первая летопись старшего и младшего изводов, — М.-Л., 1950.