Mopso (mitologio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Mopso''' (latine ''Mopsus'') estas en greka mitologio nomo de du figuroj. == Mopso - profetanto == Li estis fama profetanto, filo de teba profetantino Mantoo...'
 
e →‎supro: greke
Linio 1: Linio 1:
'''Mopso''' ([[latino|latine]] ''Mopsus'') estas en [[greka mitologio]] nomo de du figuroj.
'''Mopso''' ([[greka lingvo|greke]] Μόψος, [[latino|latine]] ''Mopsus'') estas en [[greka mitologio]] nomo de du figuroj.


== Mopso - profetanto ==
== Mopso - profetanto ==

Kiel registrite je 05:02, 30 okt. 2019

Mopso (greke Μόψος, latine Mopsus) estas en greka mitologio nomo de du figuroj.

Mopso - profetanto

Li estis fama profetanto, filo de teba profetantino Mantoo kaj nepo de fama profetanto Tirezio. Li famiĝis krom alie ankaŭ per ĉeesto en ekspedicio de Argonaŭtoj en foran Kolĥidon por la ora ŝaffelo. Sur tiu ĉi vojaĝo Mopso:

  • liveris al estro Jazono signifajn konsilojn por vojaĝo tien kaj reen al hejmo. Ekzemple post malfeliĉa batalo kontraŭ Dolionoj kaj morto de la reĝo Kiziko venis fortaj ŝtormoj kaj ventoj, malebligantaj navigadon. Mopso komprenis kantadon de lacedo kaj antaŭdiris kvietigon de maro kaj vento kaj konsilis oferi al dioj. Poste la karavano povis daŭrigi vojaĝon,
  • en Kolĥido konsilis al Jazono, ke li ligu sin kun Medea, kiu per siaj sorĉoj helpos al li akiri oran ŝaffelon.

Mopso estis ankaŭ nomata kiel unu el ĉeestantoj de ĉaso de kalidona apro. Sed la plej altan efekton li atingis per venko en konkurso super fama profeto de greka armeo apud Trojo, Kalĥaso. Kalĥaso estis estimata, fama kaj glora profeto, kiu scipovis klarigi ankaŭ la plej komplikajn fenomenojn kaj ĉirkaŭecojn. Post sia malvenko kontraŭ Mopso Kalĥaso onidire turmentmortiĝis. Cetere tio estis al li antaŭdirita ĝis ĉiuj detaloj.

Loko de la renkontiĝo estis en malgrandasia lando Kilikio. Tra ĉi tie onidire Kalĥaso revenis el la milito en sian patrujon. Dum la revenado li ĉi tie fondis kelkajn urbojn, krom aliaj ankaŭ Mopsuhestion, do Mopsa kameno (turke nomata Misis).

Mopso - Lapito

Alia Mopso el gento de Lapitoj fariĝis fondinto de la urbo Mopsiono sur deklivoj de montaro proksime de Olimpo.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mopsos en la ĉeĥa Vikipedio.