Uzanto-Diskuto:Lingvano: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎La Krubalo: nova sekcio
Linio 108: Linio 108:
==[[Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Baloto_por_forigo_de_la_Portalo_Pedofilio|Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio]]==
==[[Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Baloto_por_forigo_de_la_Portalo_Pedofilio|Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio]]==
Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio [[Portalo:Pedofilio|portalon pri pedofilio]]. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la [[Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Baloto_por_forigo_de_la_Portalo_Pedofilio|Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio]] la indikon '''''<nowiki>{{por}}~~~~~</nowiki>'''''. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 21:21, 30 Dec. 2013 (UTC)
Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio [[Portalo:Pedofilio|portalon pri pedofilio]]. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la [[Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Baloto_por_forigo_de_la_Portalo_Pedofilio|Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio]] la indikon '''''<nowiki>{{por}}~~~~~</nowiki>'''''. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 21:21, 30 Dec. 2013 (UTC)

== [[La Krubalo]] ==

Saluton, Lingvano - Mi konstatis ke vi ŝanĝis mian redakton por uzi kopirajtitan skanon de la kovrilo de [[La Krubalo]], anstataŭ la ne-kopirajtita alternativo. Pro la leĝoj de la EU, ni ne havu kopirajtitajn artaĵojn. Estas pli saĝa kaj pli malriska uzi la liberan alternativon, ĉu jes? Kore salutas [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 16:32, 5 nov. 2019 (UTC)

Kiel registrite je 16:32, 5 nov. 2019

Lingvano: Dankon pro viaj korektaĵoj de Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero kaj Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo. La artikoloj estis novaj ĵus lastatempe, kaj mi skribis kelkajn erarojn. Mi tro rapidis. Mi pardonpetas! --Yekrats 20:52, 11. Nov 2004 (UTC)

De kie venas tiuj valoroj de la uncoj?

Kara lingvano, dankon pro redaktado de mia artikolo pri unco. Mi komprenas, ke vi taksis la informon pri la deveno de la nomo "troja" negrava, kvankam min ĝi interesis. Mi ankaŭ komprenas, ke vi taksis la uzon de la unco en valormetala komercado nemenciinda. Sed de kie vi havas tiujn fantaziajn nombrojn pri la valoro de la uncoj? Se ili verus, necesus 30 uncoj por unu gramo, ne inverse. Mi petas kontroli tion; mi ne volas ekigi "batalon" de reciprokaj korektoj. Sincere, --Ismo 20:17, 1. Jan 2005 (UTC)

Dankon pro la atentigoj! Mi ĵus redaktis la artikolojn pri funto kaj unco. Estus bone ne ripeti la samajn informojn en ambaŭ artikoloj, mi pensas, por ke ne necesu korekti eventualajn erarojn en du lokoj. La metaloj estis jam menciitaj ĉe funto, sed mi aldonis paladion al la listo. Lingvano

Perfekte, dankon. --Ismo 21:13, 1. Jan 2005 (UTC)

Atlantika Oceano

Kara bonvolu ne post kvin minutoj malfari kion mi ĵus faris. La servilo jam terure malrapide funkcias. Estas iom frenezige vidi iun artikolon malaperi en la momento kiam mi laboras pri ĝi. Mi trovis ke estas iom da malordo en la nomoj de Oceanoj kaj trovis pli klare ke ĉiuj troviĝu kun sama prezento Hinda Oceano, Pacifika Oceano, Atlantika Oceano, ktp. Se vi ŝatas Atlantiko sufiĉas ke ĝi estu redirektilo al la ĉefartikolo. Arno Lagrange  10:17, 7. Jan 2005 (UTC)

Helpu korekti la fxuŝajn ligojn!

  • Saluton Lingvano! Mi provis per roboto kunligi la artikolojn rilate lingvojn: Vikipediisto:GangleriBot/InterWiki/lingvo. Mi ne finis tiun raporton tamen ekzistas en:User:GangleriBot/InterWiki/ambiguities 01.
  • Ĉie kie vi trovas "ERROR: Found more than one link for wikipedia:xx" temas pri fuŝa ligo en (almenaŭ) unu el la lingvoj. Plej ofte oni ligis / ligas al "forko" aŭ intertempe la tiatempa artikolo estis movita kaj la titolo uzata nun por forko. Ekzemplo: En kelkaj lingvoj hebreo kaj hebrea lingvo estas homonimoj.
  • Ĉu vi povus iom post iom tratigardi kaj korekti en la lingvoj, kiujn vi komprenas? Antaŭdankon! Amike Gangleri | Dh | D 11:41, 3. Mar 2005 (UTC)

Obscenaj vortoj (kaco ka.)

Se, laŭ vi, kaco (kiun vi alidirektis al peniso) ne estas obscena vorto en Esperanto, ĉu vi povas doni ekzemplon de almenaŭ iu obscena vorto en Eo? Laŭ mi, la vorto "kaco" tamen portas specifan kromsencon kaj pri ĝi, teorie, eblus verki belan artikolon, i. a. pri uzo de tiu vorto en E-literaturo kaj ĉiutaga komunikado. -- Slavik IVANOV 13:11, 2. Apr 2005 (UTC)

Mi ne povas doni ekzemplon de obscena vorto en Esperanto. Oni povus verki artikolon pri kromsencoj de kaco, sed tio estus vortara artikolo pli ol enciklopedia artikolo. Utile tamen estus meti liston de ĉiaj sinonimoj en la artikolo pri peniso, kaj oni povus eble verki enciklopedian artikolon pri la koncepto obsceno, kun ekzemploj. Lingvano 16:13, 3. Apr 2005 (UTC)
Mi estas TRE ĝenita por peniso. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 23:47, 27 Dec. 2011 (UTC)

Kb, kb, KB, kB aŭ KiB?

Saluton!
Mi ŝanĝis Kb al KB en la artikolo Historio de tekokomputiloj. Vi demandis, ĉu ne devas esti kBKiB anstataŭ KB. En mia lingvouzo, la prefikso k signifas 1 000, dum la prefikso K signifas 1 024, kaj la litero b signifas bito, dum la litero B signifas bitoko. Se sekvi tiun regulon, la ĝusta unuo estu KB, laŭ mi, ne kB, kvankam la diferenco ne estas tre granda. (Pri KiB mi neniam aŭdis.)
--VerdLanco\(diskutu) 20:20, 11. Apr 2005 (UTC)

KiB estas 'oficiala' kaj laŭgrade populariĝas; serĉu pri ĝi en la reto. KB por 1024 B ne estas tre utila: ĝi estas facile konfuzebla, kaj ne ekzistas analoga solvo por MB, GB, ktp. Ĝuste ĉe la pli grandaj prefiksoj pli gravas la distingo. (Aŭ eble oni povus argumenti, ke MB ĉiam signifas 1.000.000 B ...) Pri B kaj b mi konsentas, sed bedaŭrinde la ĝenerala publiko multe intermiksas tiujn. Lingvano 21:20, 11. Apr 2005 (UTC)

Mi petas kristanan paciencon inter la kverelantoj!

Mi petegas je pacienco! narvalo

Danko

Mi sendas al vi dankojn por [1] Petro 13. Sep. 2005 12:58 (UTC)


Vi ĉiam aludas je PIV2002, kio ĝenas min. Mi kaj multaj aliaj ne havas ĝin kaj mi persone ne trovas ĝin lingva Biblio por mi. En ĝi svarmas la eraroj, arbitraj ŝanĝiĝoj (eble vi rememoras la artikolon en Esperanto (gazeto) pri kipreso, cipreso. PIV-on redaktis homoj, ĉefe francaj, kiuj tiel influis la enhavon. Se hungaroj redaktus ĝin, Matiaso havu lokon en ĝi.

Bonvolu foliumi ĝis vorto Tibisko, ĉe kio staras verŝajne: ĝi estas la dua plej granda hungara rivero (aŭ celas tion). Sed fakte ĝi estas eraro, ĉar Tibiscus estis alia rivero, nun ĉefe en Rumanio (en:Timiş river. La vorto aperis nur post morto de veraj esperantistoj, antaŭe vi povis trovi la ĝustan formon de TisaoNarvalo 14:29, 27. Sep 2005 (UTC)

Mi scias, ke PIV havas multajn mankojn, sed ĝi estas utila referenco, kaj indas mencii ĝin, eĉ kiam oni esprimas sian malkonsenton. Ekzemple, mi pensas, ke la ĉefurbo de Tajlando nomiĝu Bankoko, kvankam en PIV2002 estas Bangkoko. Pri Tisao mi devos legi ... Lingvano 14:42, 27. Sep 2005 (UTC)

Konkludo

Ĉar jam estas multaj horoj sen gravaj ŝanĝoj en argumentoj al aldonoj, mi pensas ke oni povas konkludi. Mi proponas tion:

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post longa diskuto, REKOMENDAS:

  1. Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiu aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj;
  2. Ne esperantigi proprajn nomojn;
  3. Klopodi klarigi la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve per esperanta alfabeto aŭ IFA-alfabeto;
  4. Se iam la nomo estis esperantigita, klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.

Se tiuj aprobas, mi publikibos en babilejo.

Bonvole ne respondu min rekte, sed en diskutpaĝo de Vikiprojekto.

Roberto 04:51, 30. Sep 2005 (UTC)


Estas interese, ke italoj nomas Tibisco la riveron Tiso. Narvalo 17:21, 7. Dec 2005 (UTC)

Interese, kaj tre strange. Mi volas scii, ĉu nur italoj konfuzis la du riverojn, aŭ ĉu la konfuzo estas pli ĝenerala. Cetere, kiam mi legas la serban nomon Tamiš de Tibisko, mi demandas min, ĉu ekzistas ia rilato kun Tamizo. Lingvano 21:02, 18. Dec 2005 (UTC)

Bab provas respondi...

Vikipediista diskuto:Bab Bab 13:44, 27. Apr 2006 (UTC)

Legu na [2]. Bab 11:04, 30. Apr 2006 (UTC)

glanŝelo estas malĝusta, estu glanĉapo! Narvalo 19:13, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Estas interese, ke oni forigis sencon de iu vorto, kaj ne elpensis pli trafan por tio. Ĉu oni devas daŭre reverki ĉiun libron laŭ la novaj PIV-oj (forigante ne plu aktualajn esprimojn, vortojn)? Narvalo 19:25, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Ĉu vi estas certa, ke temas pri 'glanĉapo'? Se jes, ŝanĝu la artikolon. Mi divenis la sencon laŭ la angla artikolo, kiu uzas la esprimon 'acorn shell', ne 'acorn cup'. Vian duan komenton mi ne komprenas. Pri kiu senco de kiu vorto temas? Lingvano 19:52, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Mi trovis intertempe la ĝustan esprimon kupulo. Aŭ tiu estis forigita el PIV? (Dua komento ne gravas) Narvalo 19:57, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Bone. Korektu ankaŭ la anglan artikolon, se vi estas fakulo pri tio. Se en Esperanto estas 'kupulo', en la angla estu 'cupule' aŭ 'acorn cup' anstataŭ la nuna 'acorn shell'. Lingvano 20:06, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Krimee tatara lingvo

Saluton,

mi komprenas, ke al vi ne ŝjanas eleganta formulo la termino "Krimee tatara lingvo". Mi samopinias. Sed en Esperanto ne simple eblas ŝanĝi tion al "Krimea tatara lingvo" = tio estus krimea lingvo kaj tatara lingvo (ambaŭ adjektivoj karakterizas la substantivon), kaj tio ĉi-tie ne trafas. Ebla alternativo al "Krimee tatara lingvo" estus "Krime-tatara lingvo" (la germana lingvo uzas tian kunmetaĵon - Krimtatarisch). Mi provizore nuligis vian paĝomovon, ĉar mi estis skribanta la tekston, kiam vi enmiksiĝis, nur intertempe jam savis parton, kaj nun devis savi la tuton. Tamen ni interkonsentu (mi fakte verkis pri la tataraj karaimoj de Litovio, kaj tiu ĉi artikoleto nur estis flankaĵo, je kiu ne dependas miaj emocioj). Do: Ĉu vi tamen post pripenso povas toleri la originan formulon, aŭ ĉu la kompromison kunmetaĵo?

Sincere, ThomasPusch 21:17, 23. Sep 2006 (UTC)

Krime-tatara lingvo ankaŭ al mi ŝajnas plej trafa maniero nomi ĝin. Certe krimee tatara estas aĉa. Estas rimarkinde, ke mem inter la krimeaj tataroj ankoraŭ ne establiĝis unueca termino por la lingvo, do niaj duboj ne estas unikaj por Esperanto-medio :) - Slavik IVANOV 21:28, 23. Sep 2006 (UTC)

Krimee tatara lingvo ŝajnas al mi malĝusta, ĉar la lingvo ne estas tatara en krimea maniero. Krimea tatara lingvo ŝajnas al mi ĝusta, ĉar la lingvo ja estas kaj krimea kaj tatara. Tamen, ankaŭ krime-tatara lingvo estas ĝusta, laŭ mi, kvankam eble iom malpli kutima ol krimea tatara lingvo. Lingvano 21:53, 23. Sep 2006 (UTC)

Saluton!

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 14:37, 17. Jun 2010 (UTC)

Karaj Danielrm93 kaj Lingvano, vi respektive estas aŭtoroj de la supre menciitaj artikoloj, laŭ mi, pri sama temo. La laste enmetita estis Aeronaŭtika Fonetika Alfabeto, kiu devus esti alidirektilo por la unue enmetita; sed tamen mi vidas (tute neklera pri la temo) ke estas pli komprenebla titolo la due enmetita kaj pro tio eble la unua devus esti alidirektilo. Mi ne scias ĉu vi komprenas tion. Oni devas elekti unu el la du titoloj: la alia ne perdiĝos, ĉar restos kiel alidirektilo por la elektita. Ankaŭ neniu materialo perdiĝos ĉar ĉio devos esti algluita al la ununura artikolo. Vidu ke ankaŭ estas konflikto por la alilingvaj artikoloj. Danielrm93, vi ne enmetis la hispanlingvan ligilon ĉar kompreneble ĝi ne aperas en la hispana artikolo. Sed vi ankaŭ ne devis kopii tiujn ligojn ĉar ili jam direktis al ekzistanta esperanta artikolo. Mi esperas, ke unu (aŭ pli bone ambaŭ) el vi povos kunigi la materialon en ununura artikolo kaj elktu unu titolon. Bonvolu averti al mi pri tio. Se vi klakas sur mia subskribo, aperos mia paĝo kaj vi povos iri al mia Diskutejo. Dankon.--kani 15:48, 11. Sep 2010 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:21, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton, Lingvano - Mi konstatis ke vi ŝanĝis mian redakton por uzi kopirajtitan skanon de la kovrilo de La Krubalo, anstataŭ la ne-kopirajtita alternativo. Pro la leĝoj de la EU, ni ne havu kopirajtitajn artaĵojn. Estas pli saĝa kaj pli malriska uzi la liberan alternativon, ĉu jes? Kore salutas Yekrats (diskuto) 16:32, 5 nov. 2019 (UTC)[Respondi]