Matthias Colerus: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22: Linio 22:


== Eksteraj ligiloj==
== Eksteraj ligiloj==
*[https://kxp.k10plus.de/DB=1.28/DB=1.28/REL?RELTYPE=TT&PPN=00481987X&COOKIE=U999,K999,D1.28,Ed29d58a2-d,I0,B9994++++++,SY,A,H12,,73,,76-78,,88-90,NGAST,R95.90.214.249,FN Skribitaĵoj de kaj pri Colerus]


{{Normdaten|TYP=p|GND=124644988|LCCN=n/93/120967|VIAF=62486997}}
{{Normdaten|TYP=p|GND=124644988|LCCN=n/93/120967|VIAF=62486997}}

Kiel registrite je 18:34, 24 feb. 2020

Matthias Colerus

Matthias COLERUS, ankaŭ: Collerius (* ĉ. 1530 en Altenburg, mortinta la 22-an de aprilo 1587 en Jena) estis germana juristo.

Vivo

Estante filo de konsilanto urba, li ekstudentis en la 19.6.1546 ĉe la Universitato de Wittenberg. Post akiro de magistra titolo li decidis, laŭ konsilo de Filipo Melanktono, dediĉi sin al la studo de jursciencoj. Pro tio li iris ĉe la Universitato de Lepsiko kie la profesoroj Modestinus Pistoris kaj Christoph Zobel influis lin je iĝo de humanisma retorikisto kun praktiko.

En 1558 Colerus revenis al Wittenberg kie li doktoriĝis pri juro. Poste li iĝis profesoro en 1559 ĉe la Universitato de Jena kie li ankaŭ estis dekano de la jurista fakultato kaj tri fojojn eĉ rektoro. Tiutempe oni altrenis lin kiel filipiston en la kverelojn konfesiajn, kaj en 1569 li devis rezigni pro sinergia sinteno lia. Poste li ekmembris ĉe la saksia apelacikortumo en Lepsiko kaj estis kanceliero en Anhaltio.

En 1573 li revenis kiel profesoro al Jena kie li fariĝis en la 11.4.1575 ĉefo de la juĝista kolegio kaj ekde 1573 ĉedsidanto de la Supera tribunalo kortega. Renomon grandan li meritis pro liaj kompendioj kiuj evidentiĝis praktike taŭgegaj. Li ankaŭ engaĝiĝis pri la organizaj taskoj altlernejaj kaj estis tri fojojn (somere 1562, somere 1568, vintre 1575) rektoro.

Verkoj

  • Tractatus de processibus ad Practicam fori Saxonici applicans
  • Commentarius de exceptionibus
  • Decisiones Germaniae, cum addit
  • Consilia

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Normdaten