Zumbo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Kreita per traduko de la paĝo "Zumba"
 
e Tonyo movis paĝon Zumba al Zumbo: esperantigo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:26, 14 mar. 2020

Logoo de Zumba (registrita)
Dosiero:Beto Perez.jpg
Beto Pérez, kreinto de Zumas

Zumbo (Zumba) estas disciplino de fizika taŭgeco kreita meze de la jaroj 90 de la kolombiano Alberto "Beto" Pérez, enfokusigita unuflanke por konservi sanan korpon kaj aliflanke por disvolvi, fortigi kaj doni flekseblecon al la korpo per movadoj de danco kombinitaj kun serio de rutinoj aerobiaj.[1]

Zumbo uzas en siaj rutinoj la ĉefajn latin-amerikajn ritmojn, kiel salso, merengo, cumbia, baĉato kaj la regetono. En ĉiu sesio de Zumas, oni povas eĉ bruligi de 50 ĝis 300 kaloriojn.

Originoj de zumbo

La nomo en la hispana lingvo devenas el la verbo "zumbar" (zumi aŭ vibri), tiamaniere aludante al la vibroj kiujn spertas la tuta korpo realiginte la koncernajn movadojn.

Zumbo estas registrita komerca nomo por tiu aerobia aktiveco, por klasoj direktitaj, uzante paŝojn, stilon kaj muzikon similan al la latin-amerikaj ritmoj. Sesio de Zumbo konsistu en gamo de kantoj dum la 60 minutojn de la klaso. Por disvolvi la ekzercojn, oni profitas de la strukturo de la kanto (verso, refreno, instrumenta parto, ktp.), Ĝi tiel donas koherecon al la "danco" kaj faras ĝin pli amuza. Ĉiu strukturo ripetas sin dum sama sekvenco de la kanto, alternante kun aliaj sekvencoj kaj denove ripetas sin kiam ĉi tiuj estas egalaj.

  1. {{{Titolo}}}. ISBN 9781440800993.