Lea Desandre: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 44: Linio 44:
En [[2016]], ŝi ekkarieris [[Opero|operarte]] en spektaklo de ''Médée'' de [[Luigi Cherubini]]<ref name=Ôlyrix/> kaj estis preniita kadre de la premio HSBC 2016 en la [[Festivalo Internacia pri lirika arto de Aix-en Provence]]<ref name=libé/><ref name=oficialaretejo/><ref name=l'agence>[https://www.lagence-management.com/lea-desandre/ Lea Desandre, mezosoprano], ĉe ''L'agence''</ref>.<br>
En [[2016]], ŝi ekkarieris [[Opero|operarte]] en spektaklo de ''Médée'' de [[Luigi Cherubini]]<ref name=Ôlyrix/> kaj estis preniita kadre de la premio HSBC 2016 en la [[Festivalo Internacia pri lirika arto de Aix-en Provence]]<ref name=libé/><ref name=oficialaretejo/><ref name=l'agence>[https://www.lagence-management.com/lea-desandre/ Lea Desandre, mezosoprano], ĉe ''L'agence''</ref>.<br>


La {{dato|01|02|2017}}, ŝi estis kroniata "Lirikartista malkovro" ĉe la ''Victoires de la musique classique''<ref name=Operamagazine/><ref name=Ôlyrix/><ref name=l'agence/><ref name=oficialaretejo/>.
La {{dato|01|02|2017}}, ŝi estis kroniata "Lirikartista malkovro" ĉe la ''Victoires de la musique classique''<ref name=Operamagazine/><ref name=Ôlyrix/><ref name=l'agence/><ref name=oficialaretejo/>.<br>
Ŝi poste venkis la premion "Juna talento" de la publikaj francparolantaj mediatoj<ref name=oficialaretejo/><ref name=l'agence/>, premio atribuita ĉiujare de la kvar radiostacioj ([[France Musique]], [[Musiq'3]], [[ICI Musique]] kaj [[Espace 2]]) kiuj konstituas la grupon Klasika Muziko de la publikaj francparolantaj mediatoj.<br>

Kvankam baroka mezosoprano, ŝi ne volas fakuliĝi pri la kantado de la 17-a jarcento: ''"Mi deziras plivastigi mian repertuaron, kaj miaj estontaj devontigoj transiros kronologie al la [[Klasika epoko (eŭropa muziko)|klasika epoko]]"''<ref name=libé/>.


== Refrencoj ==
== Refrencoj ==

Kiel registrite je 18:05, 2 nov. 2020

Lea Desandre
Lea Desandre koncertanta en Thiré, Francio, aŭgusto 2020 (fone: la liutisto Thomas Dunford)
Lea Desandre koncertanta en Thiré, Francio, aŭgusto 2020 (fone: la liutisto Thomas Dunford)
Bazaj informoj
Naskiĝo 1993
Ĝenroj Baroka muziko
Tipo de voĉo mezosoprano
Aktivaj jaroj 2013-nuntempo
Retejo www.leadesandre.com
vdr

Lea DESANDRE, naskiĝis en 1993[1], estas franc-itala mezosoprana kantistino.

Biografio

Lea Desandre, junaĝe, ŝategis dancadon, sed kiam 12-jaraĝa, ̂sia profesoro pri muziko proponis al ŝi aniĝi al la infana ĥoro de la Opero de Parizo. Ŝia modelo estis tiame Nathaly Dessay, kies ŝi estis "fanego"[2]. Ĉi-aĝe, sidlokoj en operoj estas malmultekostaj, tial kaj ŝi povis sekvadi al Nathaly Dessay: "Dank'al miaj abonoj, mi aliris ĉiujn parizajn koncertejojn kaj nutris min per muziko"[3]. ̈Si frekventis la operajn loĝiojn por renkonti la kantistinojn kiuj logegis ŝin, iuj el ili adoptis kaj konsilis ŝin, logitaj de ŝia adoleska sincereco[2].
Ŝi poste studis en la regiona konservatorio de Boulogne-Billancourt kaj en Venecio, ĉe la kontraldo Sara Mingardo. "Ŝi gastigis min kaj diris al mi: ni legos notojn, kaj ni finfine trovos tiun, kiu vi estas"[2].

En 2013, ŝi venkis la 1-an premion "Juna espero" de la Granda Teatrejo de Bordozo[2].

Post aniĝinti la lirikan atelieron de la Opero Fuoco, ŝi ekkarieris kiel sola kantistino en la Teatro de la Elizeaj Kampoj en 2014[4].

Ŝi pludaŭrigis sian perferktiĝon ĉe Sara Mingardo, Valérie Guillorit kaj Véronique Gens kaj estis rimarkata de la orkestrestro William Christie, kaj aniĝis al lia akademio por junaj kantistoj "Le jardin des voix" (eo: "La ĝardeno de la voĉoj")[5].

Ŝi poste anaiĝis al la ensemblo Les Arts Florissants kun kiu ŝi koncertis en Ŝanhajo okaze de la unua Ŝanhaja baroka festivalo[4].

Premiita de la 7-a eldono de "Le jardin des voix"[3][4], ŝi ekde 2015 edukiĝis ĉe William Christie kaj Paul Agnew pri la itala baroka repertuaro kaj turneis mondskale kun la skipo de Christie[2].

En 2016, ŝi ekkarieris operarte en spektaklo de Médée de Luigi Cherubini[4] kaj estis preniita kadre de la premio HSBC 2016 en la Festivalo Internacia pri lirika arto de Aix-en Provence[2][5][6].

La 1-a de februaro 2017, ŝi estis kroniata "Lirikartista malkovro" ĉe la Victoires de la musique classique[3][4][6][5].
Ŝi poste venkis la premion "Juna talento" de la publikaj francparolantaj mediatoj[5][6], premio atribuita ĉiujare de la kvar radiostacioj (France Musique, Musiq'3, ICI Musique kaj Espace 2) kiuj konstituas la grupon Klasika Muziko de la publikaj francparolantaj mediatoj.

Kvankam baroka mezosoprano, ŝi ne volas fakuliĝi pri la kantado de la 17-a jarcento: "Mi deziras plivastigi mian repertuaron, kaj miaj estontaj devontigoj transiros kronologie al la klasika epoko"[2].

Refrencoj

  1. (franclingve) https://www.jeunes-talents.org/musiciens/1431/Lea-Desandre/
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 (franclingve) Benita Lea Desandre ĉe Libération, 22-a de junio 2017
  3. 3,0 3,1 3,2 (franclingve) Juna talento: Lea Desandre, ĉe Opera magazine
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 (franclingve) Lea Desandre: biografio ĉe Ôlyrix
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 (anglolingve) Biografio (oficiala retejo)
  6. 6,0 6,1 6,2 Lea Desandre, mezosoprano, ĉe L'agence