Etnoreligia grupo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:


[[Kategorio:Sociologio de religio]]
[[Kategorio:Sociologio de religio]]
[[Kategorio:Etnoreligiaj grupoj]]
[[Kategorio:Etnoreligiaj grupoj| ]]

Kiel registrite je 12:53, 27 nov. 2020

Jezidaj knabinoj en tradicia vesto

Etnoreligia grupo estas etno, kies membroj estas unuigitaj ankaŭ per komuna religio.

Ĝenerale, etnoreligiaj grupoj difinas sian etnan identecon nek nur per praula heredaĵo, nek nur per religia aparteneco, sed normale per kombino de ambaŭ. Etnoreligia grupo havas komunajn historion kaj kulturan tradicion, kiu povas esti difinita kiel religio. En multaj okazoj etnoreligiaj grupoj estas etnokulturaj grupoj kun tradicia etna religio; en aliaj okazoj etnoreligiaj grupoj komenciĝis kiel komunumoj unuigitaj per komuna kredo, kiuj pro endogamio evoluigis kulturajn kaj praulajn ligojn. Juraj difinoj de etnoreligia grupo povas malsami de la ĵusdonita difino.

La identecoj de kelkaj etnoreligiaj grupoj estas plifortigitaj pro la sperto vivi ene de pli granda komunumo kiel aparta malplimulto. Etnoreligiaj grupoj povas esti ligitaj al etna naciismo, se la etnoreligia grupo posedas historian bazon en specifa regiono. En multaj etnoreligiaj grupoj oni emfazas religian endogamion kaj la samtempa malinstigo de interkredaj geedziĝoj aŭ interkreda seksumo, kiel rimedo konservi la stabilecon kaj historiam longedaŭrecon de la komunuma kaj kulturo.

Fonto

Ŝablono:Traduko