Ruby (programlingvo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 45: Linio 45:


== Ruby kaj programado por Interreto ==
== Ruby kaj programado por Interreto ==
Por facile krei programojn por Intterreto oni uzas specialan [[MVC]]-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas [[Ruby on Rails]] (esperante: Rubeno sur Reloj).
Por facile krei programojn por Intterreto oni uzas specialan [[Modelo-vidigilo-regilo|MVR]]-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas [[Ruby on Rails]] (esperante: Rubeno sur Reloj).


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 02:22, 12 dec. 2020

Simbolo de Ruby programlingvo.

Ruby estas objektema, interpretata komputillingvo kun klara sintakso. Ĝi fontas el Perl, Smalltalk, Python, Lisp kaj CLU, tamen de Perl estas la plej granda influo.

Komputillingvaj ecoj de Ruby:

Ruby estas tute objektema: ĉiu ero de datumo estas objekto, eĉ bazaj datumtipoj. Ĉiu funkcio estas metodo. Ĉi tio estas simila al Smalltalk, sed ne al Java kaj Python. Kun kelkaj esceptoj, ĉiu nomo (variablo) en programo de Ruby tenas referencon al objekto, ne la objekton mem.

Matsumoto Yukihiro - la ĉefverkisto de Ruby.
Specimeno da kodo

La lingvo estis kreita fare de Matsumoto Yukihiro je la 24a de februaro 1993. La nuntempa stabilaj versioj estas 1.9.3 kaj 2.0.0 (18a de marto 2013). Rimarku, ke la nomo ne estas akronimo, sed estas fakte vortludo je Perl. Laŭ la aŭtoro, li formis Ruby sekvante la "principon de la plej malgranda surprizo", kio signifas, ke la lingvo malhavu faligilojn kaj nekoheraĵojn, kiuj ĝenas en aliaj lingvoj.

Jen estas ekzemplo de kodo en Ruby:

   # Iteracias tri fojojn la jenan kodoblokon.
   3.times {
      # Anstataŭigas ' ' per ', ', aldonas "!" kaj printas la rezulto
      puts "Saluton mondo".gsub(" ", ", ") + "!"
   }

kaj la rezulto:

Saluton, mondo!
Saluton, mondo!
Saluton, mondo!

Ruby kaj programado por Interreto

Por facile krei programojn por Intterreto oni uzas specialan MVR-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas Ruby on Rails (esperante: Rubeno sur Reloj).

Eksteraj ligiloj