Ruby on Rails

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ruby on Rails (RoR; esperante: Rubeno sur Reloj) estas modjularo skribita per programlingvo Ruby kiu respondas al MVR-arkitekturo. Oni uzas tiun ĉi modjularon kiam oni volas rapide krei flekseblan interretan aplikaĵon. RoR donas al programisto eblecon rapide kunigi datumbazon kaj aplikaĵon kun TTT-servilo. RoR estas libera programo kaj ĉiu povas uzi ĝin, modifi kaj disvastigi lau MIT-permesilo.

Filozofio de RoR[redakti | redakti fonton]

Ruby on Rails respondas al principoj laŭ kiuj programisto ne devas ripeti pecojn de identa program-kodo en diversaj lokoj, kaj ne devas fari milojn da agordaĵoj por funkciigi aplikaĵon.

Jen ankoraŭ kelkaj principoj de RoR-modjularo:

  1. Aplikaĵoj ne devas difini propran arkitekturon, ĉar ili jam uzas pretan MVR-kadron.
  2. Per programlingvo Ruby oni povas krei domajn-specifajn lingvojn, kiuj estas facile legeblaj kaj klaraj.
  3. RoR donas al programisto eblecon ne ripeti sian kodon, sed skribi necesajn pecojn nur unu fojon kaj poste reuzi ilin.
  4. Defaŭlte RoR uzas agordaĵojn, kiuj taŭgas por plimulto da aplikaĵoj. Sed kiam programisto volas krei ion nenorman, li povas okupiĝi pri pli multa kvanto da agordaĵoj ol en facilaj okazoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]