Esperanto-Panorama: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e tajperaro
Linio 7: Linio 7:
* [[Guido Van Damme]] (1988-1990)
* [[Guido Van Damme]] (1988-1990)


Ekde [[1991]] la nomo de la revuo estis ŝanĝita al ''[[Horizontaal]]''.
Ekde [[1991]] la nomo de la revuo estis ŝanĝita al ''[[Horizontaal|Horizon-taal]]''.


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==

Kiel registrite je 06:20, 12 dec. 2020

Esperanto-Panorama estis dumonata nederlandlingva revuo pri Esperanto kaj pri lingvaj problemoj, eldonita inter 1970 kaj 1990. Eldonis ĝin Belga Esperanto-Federacio (BEF) inter la jaroj 1970 kaj 1979. En la komencaj jaroj estis ofte diskutoj en la estraro de BEF, ĉu la nederlandlingva revuo havu ankaŭ nederlandlingvan titolon Esperanto-Panorama, aŭ la esperantlingvan titolon Esperanto-Panoramo. Pro tio la unuaj numeroj nomiĝis Esperanto-Panoramo. Ekde 1980 transprenis la eldonadon la juna Flandra Esperanto-Ligo. La eldonkvanto variis inter 500 kaj 1000 ekzempleroj, inter kiuj la plimulto iris al adresoj en Belgio kaj kelkdekoj ĝis cento al adresoj en Nederlando. La revuo mezume havis 20 paĝojn en formato DIN A5. La ĉefa temo estis lingvo-problemoj. En aparta aldonaĵo al la revuo aperis dum ĝia tuta ekzisto la programoj de ĉiuj Esperanto-grupoj en la nederlandlingva teritorio, do en Nederlando kaj Flandrio.

La redaktoroj de Esperanto-Panorama estis:

Ekde 1991 la nomo de la revuo estis ŝanĝita al Horizon-taal.

Eksteraj ligiloj