Naturamikoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
La organizo estas konata i.a. pro la [[naturamikaj domoj]], kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon.
La organizo estas konata i.a. pro la [[naturamikaj domoj]], kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon.


La Internacia Asocio de Naturamikoj havas ĉ. 500.000 membrojn en 21 landoj.
La ''Naturamika Internacio'' havas ĉ. 500.000 membrojn en 21 landoj.


==Naturamikoj kaj Esperanto==
==Naturamikoj kaj Esperanto==

Kiel registrite je 18:59, 9 sep. 2006

La Naturamikoj estas internacia organizo aganta en la sferoj de ekologio, kulturo kaj turismo. Ĝi estiĝis el la laborista movado kaj fondiĝis en 1895 en Vieno. Ankoraŭ hodiaŭ la organizo havas multajn rilatojn al socialismo.

La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj, kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon.

La Naturamika Internacio havas ĉ. 500.000 membrojn en 21 landoj.

Naturamikoj kaj Esperanto

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (artikolo "sporto"), "inter la naturamikoj ekzistas en preskaŭ ĉiuj urboj grupoj esperantistaj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj".

Dum multaj jaroj la naturamikoj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ankoraŭ hodiaŭ la membrolibro de la germanaj naturamikoj estas dulingva (germana-esperanta).

La esperantista asocio de naturamikoj nomiĝas TANEF (Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako).

Eksteraj ligiloj