Avedik el Tokat: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:
Avedik ordiniĝis en 1676 apud [[Adana]] diakono kaj malmultajn jarojn poste sacerdoto. Poste li deĵoris en la Jakoba monaĥejo de [[Erzincan]] kiel prioro kaj iĝis en 1690 episkopo de Erzincan. Sed malĝenata laboro episkopa surloke ne eblis. Disde [[Erzurum]] li faris akran propagandon kontraŭ [[katolika Eklezio|katolikemaj]] armenoj kiel [[Mĥitar Sebastaci]] aŭ latinaj misiistoj. Ĉi prie li kverelis kun [[katolikoso]] Nahabet el [[Eĉmiadzin]]. En 1701 Avedik iris [[Konstantinopolo]]n kaj entroniĝis en la 7.3.1702 patriarko de la armenoj. Tiufunkcie li regis inter 1702-03 kaj 1704-06.<ref>http://atlasofchurch.altervista.org/noncalcedonesi/costantinopoliarmena.htm</ref> Malmultajn monatojn pli malfrue li krome volis gajni la dignecon de armena patriarko de [[Jerusalemo]]. Pro sia kontraŭkatolika agado li fuĝis en [[Greklando]]n kaj poste al [[Veneco]]. En 1706 la [[otomana Imperio|otomanaj]] aŭtoritatoj demisiigis lin kaj forpelis lin Jerusalemon.

Sur [[ĥio (insulo)|Ĥio]] la franca ambasadoro Charles de Ferriol d'Argental arestigis lin kaj ordonis la deportacion en Franclandon. Tie li enkarcerigitis unue en [[Marsejlo]] poste ĉe [[Monto Sankta Mikaelo (Normandio)]] kaj finfine ĉe [[Bastille]] (pro tio kelkajn identigis lin kiel la [[viro fermaska|viron fermaskan]]). Cedante al grandega premo li akceptis en la 22.9.1710 la eklezian komunecon kun la [[papo]]: tuj poste Avetik rajtis loĝi ĉe parizaj konatuloj kaj reekagi liturgie ekde la 20.3.1711. Li entombigitis en la altarejo de [[Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo]]. Lia tomboŝtono ne konserviĝis.
Sur [[ĥio (insulo)|Ĥio]] la franca ambasadoro Charles de Ferriol d'Argental arestigis lin kaj ordonis la deportacion en Franclandon. Tie li enkarcerigitis unue en [[Marsejlo]] poste ĉe [[Monto Sankta Mikaelo (Normandio)]] kaj finfine ĉe [[Bastille]] (pro tio kelkajn identigis lin kiel la [[la Fermaskito|viron fermaskan]]). Cedante al grandega premo li akceptis en la 22.9.1710 la eklezian komunecon kun la [[papo]]: tuj poste Avetik rajtis loĝi ĉe parizaj konatuloj kaj reekagi liturgie ekde la 20.3.1711. Li entombigitis en la altarejo de [[Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo]]. Lia tomboŝtono ne konserviĝis.
== Literaturo ==
== Literaturo ==
* A. Vardanian: ''Avédik''. Ĉe: Dictionnaire d'histoire et de géographie ecclésiastiques 5 (Paris 1931) 998–1000.
* A. Vardanian: ''Avédik''. Ĉe: Dictionnaire d'histoire et de géographie ecclésiastiques 5 (Paris 1931) 998–1000.

Kiel registrite je 17:04, 20 sep. 2021

Emblemo de la Armena patriarkejo konstantinopola

Avedik el Tokat (armene Ավետիք Եվդոկիացի/ Avedik Jevdokiatsi; naskiĝinta la 7-an de aprilo 1657 en Tokat, mortinta la 21-an de julio 1711 en Parizo) estis patriarĥo de la Armena Patriarkejo de Konstantinopolo.

Vivo

Avedik ordiniĝis en 1676 apud Adana diakono kaj malmultajn jarojn poste sacerdoto. Poste li deĵoris en la Jakoba monaĥejo de Erzincan kiel prioro kaj iĝis en 1690 episkopo de Erzincan. Sed malĝenata laboro episkopa surloke ne eblis. Disde Erzurum li faris akran propagandon kontraŭ katolikemaj armenoj kiel Mĥitar Sebastaci aŭ latinaj misiistoj. Ĉi prie li kverelis kun katolikoso Nahabet el Eĉmiadzin. En 1701 Avedik iris Konstantinopolon kaj entroniĝis en la 7.3.1702 patriarko de la armenoj. Tiufunkcie li regis inter 1702-03 kaj 1704-06.[1] Malmultajn monatojn pli malfrue li krome volis gajni la dignecon de armena patriarko de Jerusalemo. Pro sia kontraŭkatolika agado li fuĝis en Greklandon kaj poste al Veneco. En 1706 la otomanaj aŭtoritatoj demisiigis lin kaj forpelis lin Jerusalemon.

Sur Ĥio la franca ambasadoro Charles de Ferriol d'Argental arestigis lin kaj ordonis la deportacion en Franclandon. Tie li enkarcerigitis unue en Marsejlo poste ĉe Monto Sankta Mikaelo (Normandio) kaj finfine ĉe Bastille (pro tio kelkajn identigis lin kiel la viron fermaskan). Cedante al grandega premo li akceptis en la 22.9.1710 la eklezian komunecon kun la papo: tuj poste Avetik rajtis loĝi ĉe parizaj konatuloj kaj reekagi liturgie ekde la 20.3.1711. Li entombigitis en la altarejo de Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo. Lia tomboŝtono ne konserviĝis.

Literaturo

  • A. Vardanian: Avédik. Ĉe: Dictionnaire d'histoire et de géographie ecclésiastiques 5 (Paris 1931) 998–1000.
  • Bernadette & Philippe Rossignol: L'Arménien Cachadur, une bavure au temps de Louis XIV, ĉe: Bulletin de la Société d'Histoire de la Guadeloupe 131 (2002) 27–45.

Notoj

  1. http://atlasofchurch.altervista.org/noncalcedonesi/costantinopoliarmena.htm