Adana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adana
metropola municipo en Turkio • urbego • milionurbo • urbo
Administrado
Poŝtkodo 01000–01999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 765 981  (2021) [+]
Loĝdenso 128 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 0′ N, 35° 19′ O (mapo)37.0026235.31346Koordinatoj: 37° 0′ N, 35° 19′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 13844 km² (1 384 400 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Adana (Turkio)
Adana (Turkio)
DEC
Adana
Adana
Situo de Adana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adana [+]
vdr

Adana (turka elp. [aˈda.na], armene:Ադանա, malnovgreke Άδανα, hitite Adanja) estas urbo kaj administra centro en la provinco Adana en Turkio ĉe la rivero Seyhan (antikva nomo Sarus), je 30 km de la mediteranea marbordo. Adana situas en la koro de Çukurova, kiu ankaŭ estas konata kiel Kilikio. Tiu regiono estas unu el la plej dense loĝitaj areoj en Turkio, same kiel la plej agrikulture produktiva areo. Unu el la kialoj por tio estas ke proksime de Adana la grundo estas tre fekunda pro la rivero Seyhan (Saros) kiu trafluas la grandurbon.

Moskeo Sabanci

Kun ĉirkaŭ 1,7 milionoj da loĝantoj (stato de 2008) estas la kvina plej granda urbo de Turkio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Çukurova. Ĝi estas la kvina plej granda urbo en Turkio kaj la ĉefurbo de la samnoma provinco. NATO havas aerbazon (İncirlik) situante je 12 kilometroj ekster la urbo. Estas ankaŭ fervoja stacio kaj flughaveno en Adana. La urbo havas riĉan kulturvivon kun multaj muzeoj kaj teatrejoj.

La Çukurova-Universitato en Adana havas proksimume 35.000 studentojn kaj estas unu el la plej grandaj universitatoj de Turkio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo laŭ legendo devenis de Adanos, la filo de Kronos el la helena mitologio, sed fakte jam pruveblas el dokumentoj en la hitita lingvo el la tempo antaŭ helena setlado en la regiono.

La urbo en malsamaj tempoj apartenis al malsamaj civilizacioj kaj imperioj. Inkluzive de Granda Armenio, Roma imperio, Bizanca imperio, Otomana imperio kaj la Armena reĝlando en Kilikio.

En aprilo 1909 tie okazis masakro de 30 000 armenoj, al kiu oni kutime referas kiel la Masakro de Adana. Ene de la kadro de la Armena genocido en 1915, same kiel en 1920, armenoj estis murditaj en multe pli granda nombro kaj finfine forpelitaj de Kilikio[1][2].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Adana situas en la sudo de Turkio, en la suda parto de la montaro Taŭruso ĉirkaŭ 40 kilometrojn for de la Mediteranea Maro. La ĉirkaŭa regiono de la malaltebenaĵo Çukurova estas agrikulture tre fekunda, kaj la riveroj Seyhan kaj Ceyhan trafluas ĝin. Adana estas centro de la teksaĵoindustrio de Turkio. La fervoja stacidomo estas grava haltopunkto ĉe la fervoja linio al Bagdado, kaj proksime troviĝas internacia flughaveno.

Panoramo de Adana
Elvido el la norda parto de Adana je majo 2010

La urbo estas miksaĵo el diversaj kulturaj kaj popoloj. Araboj, turkoj kaj kurdoj alvenintaj el la oriento de Turkio konsistigas po ĉirkaŭ trionon de la loĝantaro. Nur la ekde la starigo de reĝlando Kilikio dum la 11-a jarcento tre multnombra armena loĝantaro post la pogromoj komence de la 20-a jarcento ne plu ekzistas.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La moskeo Sabancı Merkez Camii, kvankam ne historia, estas la plej vizitata moskeo en Adana. Malfermita en 1998, ĝi estas unu el la plej grandaj moskeoj en la Proksima Oriento, konstruita en la stilo de la otomana arkitekturo. La moskeo havas ses minaretojn, ĉiu 99 metrojn alta kaj havas kapaciton por 28 500 homoj. La kupolo havas diametron de 32 metroj.

Moskeo Sabaci en Adana

Naskiĝintoj en Adana[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Anahid Ter Minassian: "L'Arménie et l'éveil des nationalités (1800-1914)" en: Gérard Dédéyan (eld.); Histoire du peuple armenien, Editions private, Tuluzo (2007). ISBN 978-2-7089-6874-5 , p. 518
  2. (tr) "Ermeni Kültür Varlıklarıyla Adana". HDV Yayınları.