Domo sur la akvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Rescuing 3 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8.1 |
||
Linio 36: | Linio 36: | ||
*http://www.golshirifoundation.org {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20070609213327/http://www.golshirifoundation.org/film.htm |date=2007-06-09 }} |
*http://www.golshirifoundation.org {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20070609213327/http://www.golshirifoundation.org/film.htm |date=2007-06-09 }} |
||
*http://www.nyu.edu/greyart/exhibits/iran |
*http://www.nyu.edu/greyart/exhibits/iran |
||
*http://citypaper.net/movies/s/smellofcamphor.shtml |
*http://citypaper.net/movies/s/smellofcamphor.shtml {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20080502230729/http://www.citypaper.net/movies/s/smellofcamphor.shtml |date=2008-05-02 }} |
||
*http://www.reel.com/reel.asp?node=features/interviews/farmanara {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20160106225453/http://www.reel.com/reel.asp?node=features%2Finterviews%2Ffarmanara |date=2016-01-06 }} |
*http://www.reel.com/reel.asp?node=features/interviews/farmanara {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20160106225453/http://www.reel.com/reel.asp?node=features%2Finterviews%2Ffarmanara |date=2016-01-06 }} |
||
*http://www.filmref.com/directors/dirpages/farmanara.html {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20160112071833/http://www.filmref.com/directors/dirpages/farmanara.html |date=2016-01-12 }} |
*http://www.filmref.com/directors/dirpages/farmanara.html {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20160112071833/http://www.filmref.com/directors/dirpages/farmanara.html |date=2016-01-12 }} |
Nuna versio ekde 05:34, 4 okt. 2021
Domo sur la akvo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | خانهای روی آب |
Originala lingvo | persa lingvo |
Kina aperdato | 2001 |
Ĝenro | filma dramo, fantasta filmo |
Kameraado | Mahmoud Kalari |
Reĝisoro(j) | Bahman Farman-Ara |
Produktisto(j) | Bahman Farman-Ara |
Scenaro | Bahman Farman-Ara |
Muziko de | Ahmad Pejman |
Rolantoj | Reza Kianian • Hedieh Tehrani • Ezzatolah Entezami • Jamshid Mashayekhi • Bita Farahi • Behnaz Jafari • Roya Nonahali |
IMDb | |
Domo sur la akvo (Ĥanei ruje ab) estas la dua postrevolucia filmo de la irana reĝisoro Bahman Farman-Ara. Ĝi aperis en 2001 kaj estas 111 minutojn longa.
Ĝiaj temoj kaj etoso similas al lia antaŭa kinfilmo Odoro de kamforo, aromo de jasmeno, tamen neniel ripetece. Ĝi ĝuas tute alian atmosferon kaj formon. Ambaŭ rilatas al morto, sed ĉiu alimaniere.
Komence de la filmo la ĉefa karaktero dum akcidento per sia aŭto survoje, vundas anĝeleton. Do la spektantoj dekomence komprenas, ke temas pri surreala kaj mistikeca verko. Tamen ne multon oni spektas tiel; pli ol 90% spegulas nur tuŝeblajn realaĵojn. La ĉefrolulo, d-ro Sepid-baĥt (laŭlitere: blank-estontulo, bonfortuna, aŭ bonfina), mezaĝa ginekologo, havas bonajn, nebonajn kaj malbonajn ecojn – kiel plejmulto de ni homoj. Sepid-baĥt kun pasintaj eraroj kaj estanta soleco hazarde konatiĝas kun okjara knabo, kiu parkeras la tuton de La Nobla Korano kaj kiu ekenkomatiĝas. Eble tial unue la nomo de la filmo estis Komato kaj en intervjuo Farman-Ara priskribis la estontan filmon kiel “La historio de socio en kolektiva komato”.
La doktoro, kiu nun spertas “liberan falon en la vivo”, pasinte, ekzemple, kaŭzis nenaskivecon al sia sekretariino-amatino, kiu neniel pardonivas lin pro tio, kion li faris al ŝi, kiam ŝi estis eĉ pli juna. Inter la sociaj problemoj, pri kiuj la filmo elmontras estas narkotismo de junuloj, prostituo kaj aidoso. Ie en la filmo la d-ro responde al iu, kiu lin nomis sia lasta espero, diras: “(Do) Ni estas en feka mondo, kiam mi estas ies lasta espero.” Okcidentaj filmkritikistoj jam komparis iujn socisatirajn (p)ecojn de la filmoj de Farman-Ara kun tiuj de Woody Allen.
La doktoro ankoraŭ simpatias kun sia eksamatino, kiu nun estas ĉefflegistino kaj pasigas kemi-terapion pro la severa malsano; kun juna knabino, kiu ĵus komprenis, ke ŝi suferas aidoson; kaj kun sia filo, kiu suferas narkotismon.
Ankaŭ tiu ĉi filmo de Farman-Ara tre plaĉis al la juĝistoj de la Internacia Film-Festivalo de Tehrano (2002) kaj gajnis multajn premiojn, i.a. kiel la plej bona irana filmo kaj pro la plej bona aktoro (Reza Kijanijan).
Verkinto kaj reĝisoro
[redakti | redakti fonton]Geaktoroj
[redakti | redakti fonton]Rolato: Rolanto
D-ro Sepidbaĥt: Reza Kijanijan
D-ra patro: Ezzat-ol-lah Entezami
D-ra filo, Mani: Mehdi Safavi
D-ra sekretariino: Hedje Tehrani
Ĉefflegistino: Bita Farrahi
Knabino kun aidoso: Behnaz Ĝafari
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi materialo unue aperis en Esperantlingva artikolo en Irana Esperantisto, n-ro 11, jaro 4, Printempo 2005, 56 p., p. 4-8.: Kiel kiseto far Ŝima Bastani. Jen ties fontoj:
BAHARLU, Abbas. Sad ĉehreje sinemaje Iran (Cent vizaĝoj de Irana kino), Teherano: Naŝre gatre, 2002, 208 p.
- http://www.golshirifoundation.org Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.nyu.edu/greyart/exhibits/iran
- http://citypaper.net/movies/s/smellofcamphor.shtml Arkivigite je 2008-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.reel.com/reel.asp?node=features/interviews/farmanara Arkivigite je 2016-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.filmref.com/directors/dirpages/farmanara.html Arkivigite je 2016-01-12 per la retarkivo Wayback Machine