Bahman Farman-Ara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bahman Farman-ara, (perse: بهمن فرمان آرا) naskiĝis en Tehrano en 1941. Li estas mondkonata irana reĝisoro. Je la jaro 1966 li finstudis en la Kalifornia Film-Universitato. Post kelkaj dokumentaj filmoj kaj gajno de premio por la kinfilmo "Princo Ehteĝab" li iĝis estro de filma industrio en Irano en la jaro 1977. Post du jaroj en Irano okazis Islama Revolucio. Bahman Farman-ara faris rondvojaĝon al Usono kaj Kanado, sed poste li revenis hejmlanden. Post dudek jaroj li akiris permesion por krei filmon "Odoro de kamforo, aromo de jasmeno".

Al Bahman Farman-ara, unu el la plej sukcesaj reĝisoroj de la nuntempa Irano, ne estis permesita fari filmon en Irano dum pli ol 20 jaroj, tamen kiam oni permesis al li produkti filmon, liaj verkoj tiel sukceso-plenis, ke ili gajnis ankaŭ la enlandajn premiojn plej altajn.

Kvankam ĉefkarakteroj de liaj filmoj pleje estas de la sociaj altklasanoj – kio sendube konsistigas plejmalmulton en Irano, kaj al kio li mem apartenas – tamen ankaŭ aliklasanoj de la irana socio, eĉ la plej malaltaj, estas bone elmontritaj en liaj verkoj.

Lia kin-arto en la irana kin-arto[redakti | redakti fonton]

Irana kin-arto ĉefe ekfloris post la "islama revolucio" (1979), kvankam ties radikojn oni ja povas trovi en la antaŭrevolucia kinarto. Ne multaj filmistoj renkontis sukceson kaj antaŭ kaj post la revolucio. Bahman Farman-ara certe apartenas al la malmulto, kvankam li ne ĝuis permeson fari filmon en Irano por pli ol 20 jaroj ekde la revolucio. Tamen dum la dudekjaro li daŭrigis sian aktivadon en kinindustrio ekster Irano, i.a kunlaborante kun kanadaj kaj usona kinkompanioj.

Periodoj por liaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte meze de tre gravaj ŝanĝoj en Irano, nome en 1941, dum la dua mondmilito kaj ekokupiĝo de la lando per anglaj kaj rusaj armeoj, kaj en jaro kiam Reza-ŝaho anstataŭiĝis per la filo Mohammad Reza-ŝaho, li komencis sian vivon en lando, kies plej ĉefajn ŝanĝojn de la nuntempa historio li estis travivonta. Li edukiĝis dum la regado de la lasta ŝaho de Irano, kaj 16-jaraĝe iris al Britio por studi en la Lernejo de Muzikaj kaj Dramaj Artoj de Londono por du jaroj. De tie li iris al Usono por daŭrigi la studadon pri kinarto en la Universitato de Suda Kalifornio dum ok jaroj. Tiam li revenis al sia lando por komenci sian unuan periodon de kinaktivado ĝis la revolucio. Post revolucio li iris al Kanado kaj Usono, kio konsistigas lian duan parton de kariero, kaj fine li revenis al Irano por eki trian periodon.

Antaŭ revolucio (en Irano)[redakti | redakti fonton]

Post fini sian studadon en Britio kaj Usono, reveninte al Irano, Farman-ara unue verkis filmrecenzojn por tagĵurnalo Tehran journal kaj samtempe dum 1968-1974 produktis kaj prezentis programon por la Nacia Televido de Irano nomata fanuse ĥijal (Lanterno de Fantazio) kaj instruis en la Altlernejo pri Televido kaj Kino.

Dum 1968-1969, li faris tri mallongajn dokumentajn filmojn nomataj Noŭruzo ĥavijar (Noŭruzo kaj kaviaro), Tehrane noŭ va kohne (Nova kaj malnova Tehrano) kaj Tehran va Noŭruz (Tehrano kaj Noŭruzo). Post tre sukcesa televidserio nomata Ĥaneje Gamar-ĥanum (Domo de sinjorino Gamar), li faris kinfilmon pri ĝi (1972), kiu malsukcesis komerce. Li tre klare konfesis ke li deviĝis fari tion pro financaj bezonoj kaj tio estis eraro lia:

“Dekomence mi bedaŭris, kompreneble jam ne eblis forlasi la projekton; sed almenaŭ mi povintus ne meti mian nomon por la filmo, kaj la kialo por ankoraŭ meti mian nomon, estas tio, ke mi kredas ke oni ne devas kaŝi la erarojn for de la spektantoj.”

En 1974 Farman-ara kune kun Huŝang Golŝiri (1938-2000), unu el la renomaj verkistoj de Irano, verkis scenaron, kaj reĝisoris kinfilmon sukcesoplenan, kiu famigis ilin ankaŭ ekster Irano: Ŝazde Ehteĝab (Princo Ehteĝab). Ĝi estis surbaze de samtitola romano de Golŝiri, kio jam tradukiĝis en multajn lingvojn. Temas pri lasta princo de Gaĝaridoj (1795]-1925), la antaŭlasta reĝa dinastio de Irano, kaj la tempaj kompleksaj interrilatoj de la reĝa familio. Princo Ehteĝab (kiun rolis veterana aktoro Ĝamŝid Maŝajeĥi), mortante pro hereda malsano, malliberigis sin en sian palacon. Lin atakadas la memoroj kaj malbonfaroj de liaj antaŭuloj. La proksimuloj ne povas kompreni kial al li mankas la ecoj de liaj prapatroj. Lin vizitas la spiritoj de liaj prapatroj, riproĉante lin pro tio, ke li ne sekvas ilia-stile la dinastion.

En la 3-a Internacia Film-Festivalo de Tehrano (1974), la filmo (nigra-blanka kaj 93-minuta) rekoniĝis kiel la plej bona verko kaj gajnis la Statuon de la Ora Flugilhava Kapro. Ĝi surekraniĝis ankaŭ en eksterlandaj festivaloj, kaj kritikisto de Variety skribis, ke:

“Farman-ara estas unu el la plej bonaj reĝisoroj junaj de estonta Irano”.

En 1976 li faris filmon nomata Ŝatranĝe Bad (Ŝako de vento). Lia pli posta kinfilmo, kiu evidente estis simbola verko, kaŭzis problemojn por li kaj antaŭ kaj post la revolucio. Ĝi nomiĝis Saje-haje bolande bad (Longaj ombroj de la vento) kaj produktiĝis ĵus antaŭ la revolucio en 1978. Denove ĝian scenaron kunverkis Farman-ara kaj Golŝiri surbaze de romano far la lasta, nomata Ma’sume avval (La unua senpekulo), kies celo estis elmontrado de superstiĉoj kaj timo de la naturaj nekonaĵoj. Liaj lastaj aktivadoj antaŭ forlasi Iranon, inkluzivis distribuadon de kelkaj eksterlandaj revolucifilmoj.

Post revolucio (ekster Irano)[redakti | redakti fonton]

Post forlaso de Irano, Farman-ara loĝis kaj laboris en Kanado (Vankuvero) kiel direktoro de kompanioj Cinema Circle kaj Spectrafilm, kaj en Usono kiel vicdirektoro de kompanio Cine Plex por produktado kaj distribuado de filmoj. I.a. temis pri filmoj de François Truffaut, Jean-Luc Godard kaj Billie August.

Post revolucio (en Irano)[redakti | redakti fonton]

En 1990 Farman-ara revenis al Irano kaj ekinstruis en la Art-Universitato. Dum dek jaroj li verkis 10 scenarojn kaj petis permeson de la irana registaro por fari filmon el ili, tamen ĉiuj dek ne ricevis la permeson. I.a. li verkis skeĉon nomata Az Abbase Kiarostami motenafferam (Mi malamas Abbas Kiarostami), kiu ne filmiĝis. Iam poste en intervjuo li diris:

“La argentina verkisto Jorge Luis Borges nomis cenzuron ‘la patrino de ĉiuj metaforoj’, ĉar ĝi perfortas novan lingv(aĵ)on por diri kion vi intencas”.

Kiam li prezentis la 11-an scenaron, oni donis al li permeson fari filmon el ĝi. “Eble ĉar ĝi temis pri morto de mi mem”, poste li divenis en intervjuo. Do, en 1999 li faris sian unuan kinfilmon de post la revolucio, post pasado de pli ol dudekjara malpermesado fari filmon en Irano. Tamen lia filmo gajnis multajn premiojn eĉ en la lando. Ĝi nomiĝis Buje kafur, atre jas (Odoro de kamforo, aromo de jasmeno), kaj fariĝis unua parto de trilogio alloga rilate al i.a defii la morton, krom la sociaj kaj politikaj aferoj. La ĉefkaraktero de la filmo estas Bahman Farĝami, kiu prezentinte siajn scenarojn por ricevi permeson por fari filmon el ili, ĉiam frustriĝas. Bahman Farman-ara mem rolis lin en la filmo, kio i.a. servas kiel lia membiografio. En intervjuo li diris:

“Mi volis ke tiu ĉi filmo estu la historio de generacio de artistoj. Mi ne povis labori por multaj jaroj, sed ekzistis multaj aliaj kiel mi.”

Ĉiuj tri kinfilmoj de li en tiu ĉi periodo havas vivon kaj morton kiel sian ĉeftemon, kvankam ĉee ekzistas ankaŭ sociaj kaj politikaj aludoj kaj elmontroj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irana Esperantisto, n-ro 11, jaro 4, Printempo 2005, 56 p., p. 4-8.: Kiel kiseto de Ŝima Bastani
  • Abbas Baharlu: Sad ĉehreje sinemaje Iran (Cent vizaĝoj de Irana kino), Tehrano: Naŝre gatre, 2002

http://www.eye.net/eye/issue http://www.golshirifoundation.org http://www.nyu.edu/greyart/exhibits/iran http://citypaper.net/movies/s/smellofcamphor.shtml http://www.videoflicks.ca/titles/1101/1101291.htm http://www.reel.com/reel.asp?node=features/interviews/farmanara http://www.1worldfilms.com/iran/princeehtejab.htm http://www.filmref.com/directors/dirpages/farmanara.html