Odoro de kamforo, aromo de jasmeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Odoro de kamforo, aromo de jasmeno[redakti | redakti fonton]

Filmo de irana reĝisoro Bahman Farman-Ara.

Odoro de kamforo, aromo de jasmeno (1999, 93 minutojn longa)

En tiu ĉi filmo Farman-ara elmontras pri la malfacilaj longaj jaroj, dum kiuj li kaj liaj amikoj-kolegoj ne havis permeson fari filmon pro kialoj neklarigitaj al ili. Kvankam dum pli ol dudek jaroj li ne estis reĝisorinta iun ajn verkon, tamen la filmo estis tiel bone farita diversvidpunkte. En la Internacia Fagxr Film-Festivalo de Tehrano (1999) lia verko gajnis sep premiojn, i.a. por la plej bonaj scenaro, reĝisoro kaj filmo.

La filmo surekraniĝis ankaŭ en eksterlandaj filmfestivaloj, ekz-e en la 44-a Sankt-Fransiska Internacia Festivalo, kiun ĉeestis Farman-Ara 59-jar-aĝe. Kaj tie en intervjuo:

Demando: Odoro de Kamforo jam gajnis plurajn premiojn. Kiom kontentiga tio estas por vi ekĝui tian akcepton post 22-jara ne-laborado?
Farman-ara: Nu, vi scias, ke tio estas tre tre kontentiga, sed la plej plaĉa parto de ĝi estas tio, ke la filmo estis sukceso komerce en mia lando kaj la junuloj jam respondis al ĝi. Tio estis la plej miriga, ĉar mi atendis ke la homoj de mia generacio ekhavu rilaton kun ĝi, ĉar vere mi estas dirinta ilian historion. Sed en la Irana Film-Festivalo mi vidis junan viron, kiu estis spektanta la filmon por la kvara fojo. Do mi demandis lin, “Vere kio en la filmo plaĉis al vi? Ĉar mi scias ke tio estas via generacio, kio venas al la filmo.” Kaj li respondis: “Numero unu: dum unu kaj duon-horo, vi instruis al ni 20 jarojn de nia historio.” …
Mi ĉiam similigas (premiojn kaj honorigojn) al la kremo, kion oni ŝmiras sur la kukon. La filmo estas la kuko. Mia kuko estas fari filmon por mia lando kaj la popolo. Se aliaj popoloj ŝatas ĝin, tio estas bonege, sed mi ne eksvenos se – jen! – festivalo de reĝisoroj ne ŝatas mian postan filmon; ĝis kiam mi povas fari ilin por la popoloj de mia lando.”

En la 1-a parto de la filmo, kio nomiĝas “Malbona tago”, kiam li iras al la tombejo pro la datreveno de la morto de la edzino, li ekkomprenas ke la tombon, kiun li estis rezervinta por si mem, ĉe la edzino, oni jam okupis. Revenante el la tombejo li ektrovas ke virino, kiun li enaŭtigis survoje al la tombejo, kaj kiu timis de reiri al sia kolerema edzo, estas formetinta sian mortnaskitan bebon en la malantaŭo de lia aŭto. Morto vidiĝas ankaŭ en aliaj vizaĝoj: ekz-e japana televido demandis lin fari filmon pri la ritaĵoj de funbrado en Irano. Krome, li mem jam havis du koratakojn. Li ĉiusemajne vizitas sian patrinon, kiu paraliziĝis, perdis la memoron kaj ne povas paroli. Li ĉiam relegas historiojn, kiujn ŝi legis por li infanaĝe, ĉar li esperas ke tiel ŝi iam ekrehavos sian memoron.

En intervjuo li diris: “En mia aĝo (tiam 59-jaraĝo), pensi pri morto estas nature, kaj de longe antaŭe ekzistis kulturo pri morto en Irano, tiel, ke ĝi jam fariĝis parto de ĉio, kion vi faras.”

Aristotelo (384-322 a.K.) nomis antonimon kiel unu el la asociiloj. Ekz-e kiam oni aŭdas “tago”n, ĝi asocias ankaŭ la kontraŭon, t.e. “nokto”n por oni. Samo validas pri vivo kaj morto. Krome, morton ankaŭ difinas vivo, kaj inverse. En la nomo de la filmo “odoro de kamforo” simbolas morton kaj “aromo de jasmeno” prialudas vivon.


Verkinto kaj reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Bahman Farman-Ara

Geaktoroj[redakti | redakti fonton]

Rolato: Rolanto

Bahman Farĝami: Bahman Farman-Ara

Lia kuracisto-amiko: Reza Kijanijan

Juna virino formetinta mortnaskiton en lian aŭton: Roja Noŭnahali

Lia malnova amiko-aktoro: Vali-ol-lah Ŝirandami

ALial aktoroj de la filmo:

Firuz Behĝat Mohammadi, Hosejn Kasbian Mahtaĝ Noĝumi, Ebrahim Abadi

Eksterlandaj kritikistoj diris ĝi[redakti | redakti fonton]

“Aminda meditado pri vivo kaj morto, alirita kun verdiremo kaj humoro (kio) markas la bonvenan returnon al filmoj de voĉo tro longe silenta.”
Ted Morphy, Baseline.Hollywood.com
“Tiu ĉi tranĉaĵo de la fino de homo trafas universalajn temojn.”
Steve Rhodes, Steve Rhodes’ Internet Reviews
“Nur veterana filmisto povus fari filmon pri morto kun tiom da spritaĵoj kaj komplekseco”
Jessica Yadegaran, San Diego Union-Tribune


Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi materialo unue aperis en Esperantlingva artikolo en Irana Esperantisto, n-ro 11, jaro 4, Printempo 2005, 56 p., p. 4-8.: Kiel kiseto far Ŝima Bastani. Jen ties fontoj:

BAHARLU, Abbas. Sad ĉehreje sinemaje Iran (Cent vizaĝoj de Irana kino), Teherano: Naŝre gatre, 2002, 208 p.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.