Marie Kudeříková: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la dosieron Marie_Kudeříková_cca_1940.jpg forigitan el la Komunejo de Taivo: Copyright violation; see c:Commons:Licensing (F1): [[:c:Commons:Deletion req
Forigis la dosieron Zlomky-zivota-listy-z-vezeni-marie-kuderikova-1961.jpg forigitan el la Komunejo de Taivo: Copyright violation; see c:Commons:Licensing
Linio 21: Linio 21:


== Letero antaŭ la ekzekuto ==
== Letero antaŭ la ekzekuto ==

[[Dosiero:Zlomky-zivota-listy-z-vezeni-marie-kuderikova-1961.jpg|thumb|Marie Kudeříková: ''Zlomky života'' (''Rompoj de la vivo''), folioj el la malliberejo, 1961]]
Sono de letero, kiun skribis Marie Kudeříková senpere antaŭ la ekzekuto la 26-a de marto 1943:
Sono de letero, kiun skribis Marie Kudeříková senpere antaŭ la ekzekuto la 26-a de marto 1943:



Kiel registrite je 12:52, 23 nov. 2021

Marie Kudeříková

Marie Kudeříková en ĉirkaŭ 1940
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1921 (1921-03-24)
en Vnorovy
Morto 26-an de marto 1943 (1943-03-26) (22-jaraĝa)
en Vroclavo
Mortokialo senkapigo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo verkistostudentolaboristo
vdr

Marie Kudeříková, ofte menciata kiel Maruška Kudeříková, (la 24-a de marto 1921 Vnorovy – la 26-a de marto 1943 Breslau, Tria regno, pli posta Vroclavo, Pollando estis studentino aktiva dum la dua mondmilito en enlanda rezistmovado.

La vivo

Marie Kudeříková naskiĝis la 24-an de marto 1921 en agrikultura familio en Vnorovy en Moravia Slovakio kiel plej aĝa filino de dometisto, la eksa rusa legionano Josef Kudeřík kaj Františka Kudeříková naskita Kubíková, kiu estis tre legintema kaj belarte talentema. Marie havis fratinon Alžběton kaj la plej junan gefraton Josefon. Ŝi partoprenis la hejmon ankoraŭ kun siaj pragepatroj kaj onklino. En la tridekaj jaroj la patro akiris kiel eksa legionano okupon ĉe Ĉeĥoslovakaj ŝtataj fervojoj. Li fariĝis fervojista establisto en stacio Vrbovce en moravia-slovaka dislimejo. Marie Kudeříková veturis en ĉeĥan lernejon en Velká nad Veličkou kaj finvizitinte municipan lernejon ŝi komencis vojaĝi al gimnazio en Strážnice. Post munkenaj eventoj dum Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1938 ili devis forlasi Vrbovce kaj reveni ĝis Vnorovy. Josef Kudeřík transgvidis kontraŭleĝe homojn trans enkondukita ĉeĥa-slovakan limon. Kudeříkidoj komencis denove en Vnorovy mastrumi kkaj iliaj filinoj veturis al la gimnazio en Strážnice.

En Strážnice, Marie proksimiĝis kun sia samklasano Julius Kramarič. Julius translokiĝis al bazlernejo el Slovakio, sed li ankaŭ naskiĝis kiel Marie en Vnorovy. Julius subtenis komunismajn kaj socialismajn idealojn kaj akiris por ili ankaŭ Marion. En 1940, ili ambaŭ abiturientiĝis. Ili ne povis iri al ĉeĥaj universitatoj, ĉar la germanoj fermis ilin en septembro de 1939, do Marie ekveturis al lingva lernejo en Brno. Ŝi unue loĝis en Veverská Bítýška, kie la lingva lernejo translokiĝis de Brno. Ŝi aliĝis al la rezistmovado en la Asocio de junularo, kiu estis ligita al la subtera 1-a kontraŭleĝa Centra Komitato de la Komunista partio. Transloĝiĝinte al Brno, ŝi eklaboris en la gvidado de la Asocio por siaj kapabloj. Ŝi partoprenis la presadon kaj distribuadon de kontraŭleĝaj flugfolioj, la translokigon de membroj de la rezistmovado kaj organizis sabotajn eventojn.

Tiutempe ŝi loĝis ĉe la strato Kamenná 21 en Brno. La 5-an de decembro 1941 ŝi estis arestita de gestapo. Dum longaj kaj malfacilaj esplordemandadoj en esplordemandejoj de gestapo en Brno kaj Prago, Kudeříková apenaŭ parolis aŭ malkaŝis iun. En la esploraj protokoloj de gestapo, ŝi havis skribita atestilon pri plej granda heroeco "hartnäckiges schweigen" - obstina silento.[1] Nur la 16-an de novembro 1942 "proceso" okazis en la malliberejo de la urbo Breslau (poste Vroclavo, Pollando), kiu tiam estis la devena parto de la "Tria regno". Ambaŭ gepatroj tiutempe partoprenis la proceson. Marie Kudeříková estis kondamnita al morto per senkapigo per hakilo. Ŝi estis en mortpuna prizono dum kvar monatoj post la verdikto. Ĉi tie ŝi skribis entute 32 leterojn, kiujn helpis elporti ŝia amikino kaj unu gardistino. La ekzekuto okazis vendrede, la 26-an de marto, 1943 je la 18:42, du tagojn post ŝia 22-a naskiĝtago.

Letero antaŭ la ekzekuto

Sono de letero, kiun skribis Marie Kudeříková senpere antaŭ la ekzekuto la 26-a de marto 1943:

Karaj miaj gepatroj, miaj amataj panjo, paĉjo!

Mia fratino ununura kaj eta frato! La plej kara avino kaj onklino! Miaj amikoj, karaj, konatoj! Mia familio! Vi ĉiuj, karaj en tio, kio estas al mia koro plej kara!

Mi adiaŭas kun vi, mi salutas, mi amas. Ne ploru, mi ne ploras. Sen lamento, sen ektremo de timo, sen doloro mi foriras, jam mi venas al tio, kio devis esti ja nur je la fino, ne meze. Al foriro de vi, kaj ja al absoluta alproksimiĝo, unuiĝo. Tiel malmulte mi povas el mia amo doni al vi, nur la plej grava certigo pri ĝia profundeco kaj amareco. Varman dankon.

Hodiaŭ... mi elspiros lastfoje. Kaj ja ĝis lasta momento! Vivi kaj kredi! Mi havis ĉiam kuraĝon vivi, mi ne perdas ĝin eĉ ne vid-al-vide al tio, kio en la homa parolo nomiĝas morto. Mi volus preni sur mi la tutan vian malĝojon, doloron. Mi sentas forton porti ĝin anstataŭ vi, sopiron forporti ĝin kun mi... Vi konas min, mi ĉiam estas kaj restas via filino, via sango. Ni detruis muron, kiu estis konstruita inter ni, kaj ni staras vid-al-vide, man-en-mano, la koro en la koro...

Sinjoro paroĥestro venis ankoraŭ rigardi. Mi amas, mi foriras kun kredo, la firma kredo.

Via amanta filino Marie Kudeříková

... La harojn mi mem ligis. Mi sendis sur ili mesaĝon kaj kison. Ili estos alpakumitaj al miaj aĵoj, kiujn petu.

Referencoj

  1. kolektivo de aŭtoroj. Milovali svůj národ, 1‑a eldono, Praha: Mladá fronta, p. 10.

Eksteraj ligiloj