Dankotago: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polureto
aldono de forgesita krampo
Linio 8: Linio 8:
Ĉefe la origina popolo, la diversaj indianaj triboj, ne konsideras tiun ĉi festotagon dum kiu oni estu dankema. Kontraŭe, ĝi konsideras la tagon kiel la komenco de tragedia procezo pro kio ili perdis landon kaj ilia popolo estis murdita. Ĉiujare la Wampanoag-indianoj kune kun kelkaj aliaj renkontiĝas en Plymouth por "nacia tago de fenebrado".

La vendredo post la Danktago, kiam plej multaj familianoj ne devas labori, tradicie estas la unua tago de la [Kristnasko|kristnaska]] aĉetado. Butikoj multe vendas dum tiu tago kaj amaso de homoj butikumas.
La vendredo post la Danktago, kiam plej multaj familianoj ne devas labori, tradicie estas la unua tago de la [[Kristnasko|kristnaska]] aĉetado. Butikoj multe vendas dum tiu tago kaj amaso de homoj butikumas.

[[Kategorio:Festoj]]
[[Kategorio:Festoj]]

Kiel registrite je 13:01, 23 nov. 2006

Pentraĵo de la unua Danktago en 1621

Danktago au Dankfesto, angle Thanksgiving Day estas nacia festotago en Usono kaj Kanado. Tradicie estas tago dum kiu oni dankas Dion pro sukcesa rikolto kaj aliaj bonaĵoj kiuj okazis dum la jaro.

En Usono oni festas tiun ĉi tagon je la kvaro ĵaudo de novembro. En Kanado, kie rikoltado okazas pli frue en la jaro, jam la oficiala festotago pro la dankofesto okazas je la dua lundo de oktobro. La danktagon oni festas kun la tuta familio kaj multaj homoj longe vojaĝos por povi esti kune. Ĉar la danktagon oni en Usono festas je ĵaudo, tre ofte ankaŭ je vendredo laboristoj estas liberaj kaj okazas familia reunuiĝo kvartaga. Manĝado ludas gravan rolon: estas tradicio manĝi meleagron; eĉ ekzistas nomo por la tago dum kiu oni ĝin manĝas: "Turkey Day" (meleagra tago). Ofte oni manĝas kun la meleagraĵo pomkaĉon, fazeolojn kaj oksikokojn. Kiel deserton kutimo estas oferti nuksan kaj kukurban tortojn. Antaŭ la manĝo la tuta familio kune ĉeestas maĉon de Usona piedpilkado aŭ spektas ĝin en televido.

La usona tradicio asocias la festotagon kun festo kiun plej verŝajne festis la Pilgrim Fathers en 1621 post kiam ili fondis en Massachusetts setlejon nomata Plymouth Colony. Multaj rakontoj pri la usona danktago estas mitoj kiuj ekestis fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento por provi krei nacian identecon post la Usona Enlanda Milito kaj la alveno de enmigrintoj.

Ĉefe la origina popolo, la diversaj indianaj triboj, ne konsideras tiun ĉi festotagon dum kiu oni estu dankema. Kontraŭe, ĝi konsideras la tagon kiel la komenco de tragedia procezo pro kio ili perdis landon kaj ilia popolo estis murdita. Ĉiujare la Wampanoag-indianoj kune kun kelkaj aliaj renkontiĝas en Plymouth por "nacia tago de fenebrado".

La vendredo post la Danktago, kiam plej multaj familianoj ne devas labori, tradicie estas la unua tago de la kristnaska aĉetado. Butikoj multe vendas dum tiu tago kaj amaso de homoj butikumas.