Dankotago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dankotago
La unua dankotago, Jean Leon Gerome Ferris (1863–1930)
La unua dankotago, Jean Leon Gerome Ferris (1863–1930)
Oficiala nomo Thanksgiving Day
Festata Usono Usono, Kanado Kanado, Grenado Grenado, Sankta Lucio Sankta Lucio, Liberio Liberio
Speco Nacia
Kutimoj kaj tradicioj solenaj marŝantaroj, familiaj vespermanĝoj, futbalmatĉoj, bakado de meleagro
Information icon.svg
vdr

Dankotagodankofesto (angle Thanksgiving Day) estas nacia festotago en Usono, Kanado, kaj ankaŭ en Grenado, Sankta Lucio, kaj Liberio. Tradicie la tago estas tempo dum kiu oni dankas Dion pro sukcesa rikolto kaj aliaj bonaĵoj, kiuj okazis dum la jaro. Festotagoj kun similaj nomoj estas festataj en Japanio kaj Germanio.

En Usono oni festas tiun ĉi tagon je la kvara ĵaŭdo de novembro. En Kanado, kie rikoltado okazas pli frue en la jaro, jam la oficiala festotago pro la dankofesto okazas je la dua lundo de oktobro. La dankotagon oni festas kun la tuta familio kaj multaj homoj longe vojaĝos por povi esti kune. Ĉar la dankotagon oni en Usono festas je ĵaŭdo, tre ofte ankaŭ je vendredo, la laboristoj estante liberaj la familia reunuiĝo okazas kvartage. Manĝado ludas gravan rolon: estas tradicio manĝi meleagron; eĉ ekzistas nomo por la tago dum kiu oni ĝin manĝas: "Turkey Day" (meleagra tago). Fakte, meleagroj ofte estas simboloj de la tuta festotago. Ofte oni manĝas kun la meleagraĵo terpomkaĉon, fazeolojn kaj oksikokojn. Kiel deserton oni ofte manĝas nuksan kaj kukurban tortojn. Antaŭ la manĝo la tuta familio kutime kune ĉeestas al matĉo de Usona piedpilkado aŭ spektas ĝin televide.

La usona tradicio asocias la festotagon kun festo kiun plej verŝajne festis la Pilgrim Fathers en 1621, post kiam ili fondis en Massachusetts setlejon nomata Plymouth Colony. Multaj rakontoj pri la usona dankotago estas mitoj, kiuj ekestis fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento por provi krei nacian identecon post la Usona Enlanda Milito kaj la alveno de enmigrintoj.

Ĉefe la origina popolo, la diversaj indianaj triboj, ne konsideras tiun ĉi festotagon dum kiu oni estu dankema. Kontraŭe, ĝi konsideras la tagon kiel la komenco de tragedia procezo pro kio ili perdis landon kaj ilia popolo estis murdita. Ĉiujare la Wampanoag-indianoj kune kun kelkaj aliaj renkontiĝas en Plymouth por "nacia tago de funebrado".

La vendredo post la Dankotago, kiam plej multaj familianoj ne devas labori, tradicie estas la unua tago de la kristnaska aĉetado ("nigra vendredo" angle nomata “Black Friday”). Butikoj multe vendas kaj rabatas dum tiu tago kaj amaso da homoj butikumas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Festoj pro rikoltoj jam estis kaj estas oftaj en multaj religioj. Pro religiaj temo kaj etoso, oni kutime preĝas aŭ donas dankon al dio aŭ dioj dum tiaj tagoj. La historio de la nordamerikaj kutimoj plejparte venis el anglaj tradicioj, pli specife la kutimoj de Protestantismaj kutimoj. La fruaj koloniantoj de Nov-Anglio estis plejparte kultivistoj, kaj ĝis la malfrua industria revolucio, la plimulto de la nordamerika loĝantaro estis kultivistoj, do la ideo de kultivado kaj rikolto estas tre forta en la usona kaj kanada kulturoj.

Usona[redakti | redakti fonton]

La tradicio de dankofesto disputeble unue komenciĝis je 1619 en Virginio, kiam koloniantoj alvenis al la kolonio kaj faris religian feston, dum kiu oni dankas Dion. La pli konata historio de dankofesto komenciĝis je 1621, kiam la Puritanismanoj de la kolonio Masaĉuseco festis dankofeston pro bona rikolto post tre malsukcesa komenco de la kolonio. Ĉi tiu "unua dankofesto" (angle: First Thanksgiving), estas konata pro la kunmanĝo kune kun la puritanismaj koloniantoj kaj la indianoj Wampanoag-aj, kaj la konata gvidisto, Tiskvantum. Tio estas ĉar dum la jaro antaŭ la unua dankofesto, ĉi tiuj indianoj helpis la koloniantojn pri transvivi la vintron, per instrui kultivadon kaj doni manĝaĵojn. La koloniantoj ankaŭ helpis la indianojn Wampanoag-ajn pri venki alian tribon, la Narragansett. Sekvaj dankofestoj okazis je 1623 pro alia bona rikolto, en Bostono je 1631, kaj je la 1638 pro venko en la Pikvata milito.

La tradicio de ĉiujara dankofesto komenciĝis je la malfruaj 1660aj jaroj. La unua prezidanto de usono, George Washington, anoncis dankotagon kiel tutnacian festotagon je 1789.

Kanada[redakti | redakti fonton]

La festotago en kanado havas eŭropajn fontojn kiuj similas al la Usonaj. Tamen, francaj setlantoj ankaŭ havas la parton de la historio de dankofesto en kanado, ĉar la franca kutimo de la festo kaj manĝego pro rikolto okazis el kanado. Multaj enmigrintoj el eŭropo, inkluzive de irlandanoj, skotoj, kaj germanoj, prezentis novajn kutimojn en la tracidion. La usonaj kutimoj de la festotago (ekz. manĝi meleagron) okazis pro usona enmigrado al kanado dum la usona milito de sendependeco.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

En nordameriko, la kutimoj de dankofesto plejparte temas pri dankotaga manĝego, kunveno de familianoj, religiaj agoj, kaj eventoj sportaj.

Dekstrume: diversaj legomoj, fazeola kaserolaĵo, meleagraĵo kun viandosuko, bulko, maizo, terpomkaĉo kun viandosuko, kaj farĉo
Nordamerika dankotaga manĝego

Manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej konataj partoj de la festo estas la dankotaga manĝego, kiu havas multajn mangaĵojn kiuj ne multe estas manĝataj alitempe. La ĉefmanĝo de la manĝego kutime estas tuta meleagro, kutime rostita forne. La meleagro mem ofte estas simbolo de la tuta festotago, kaj multaj aktivaĵoj de la festotago temas pri ĝi. Ekzemple, infanoj foje kreas "mano-meleagrojn", aŭ papero kiu estas tranĉita laŭ la formo de la mano, poste sur kiu oni desegnas por ŝajnigi ĝin kiel meleagron. Meleagraĵo ankaŭ havas eblan anstataŭaĵon el tofuo por vegetaranoj kaj veganoj, kiu nomiĝas Tofurkey angle (esperantigite: Tofumeleagro). La meleagro mem ankaŭ estas uzata por kuiri aliajn manĝaĵojn, ekzemple farĉoviandosuko. La forketo de la meleagro ofte estas uzata en ludo inter infanoj por plenumi dezirojn. Du infanoj tiras la flankojn de la forketo, kaj kiam ĝi rompiĝas, la tiranto kun la pli granda peco de la osto gajnas la deziron.

Kune kun la meleagro, ekzistas multaj akompanaj manĝaĵoj kiuj kutime estas el la fruktoj kaj legomoj el la aŭtuna rikolto. Kelkaj ekzemploj inkluzivas farĉon (manĝaĵo el pano kaj aliaj aĵoj kiu kuiriĝas en la meleagro), diversajn kaserolaĵojn (kutime el fazeolojbatatoj), terpomkaĉon, viandosukon (el la graso, kolo, ktp. de la meleagro), oksikokan saŭcon, diversajn panojn bulkojn, kaj maizon. La plej ofta deserto estas kokurba torto, kiu kutime estas manĝata kun batita kremo.

Kutimaj trinkaĵoj inkluzivas pomsukon kaj pomvinon.

Usonaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

En usono, la festotago okazas je la kvara ĵaŭdo de novembro ĉiujare, sed oni kutime festas ankaŭ je la vendredo, semajnfino, kaj foje la merkredo de la semajno. Pro tio, familianoj ofte kunvenas por revidi unu la alian dum la semajno. Pro la vasteco de usono kaj kanado, ĉi tio ofte estas pli malofta okazo, kaj tial ĝi ofte rilatas al dankofesto (aŭ kristnasko). Samtempe, oni ofte havas religiajn festojn je ĉi tiu tago. Ekzemple, montri de dankeco al aliuloj kaj al dio, kaj ĉeesti al preĝejaj diservoj. Familioj ofte spektas dankotagan matĉon de usona futablo, aŭ ludas tian ludon kune. Usono ankaŭ havas multajn publikajn paradojn kiel la novjorka dankotaga parado de Macy's kaj la ĉikaga parado de McDonald's. La tagon post dankotago estas nigra vendredo, dum kiu vendejoj vendas kaj rabatas multajn varojn. La usona "festa sezono" foje komenciĝas per Dankofesto (laŭ regiono). Multaj aspektoj de usona kulturo influas kaj estas influata de la festotago: ekzemple, la kutimo "pardonado de meleagroj" ekestis kiam prezidanto John F. Kennedy "pardonis" meleagron por, ke ĝi ne estu mortigita (en usono, la prezidanto havas la povon por pardoni krimulojn, kaj tiel ĉesi aŭ malebligi ties punojn).

Kanadaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

En kanado, la festotago okazas je la dua lundo de oktobro, dum kiu oni donas dankon kaj festas per manĝego. La origina festotago havis tre religian temon, sed la nuntempa festotago fariĝis pli kaj pli sekulara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]