Rompdancado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: no:Break dance, tr:Breakdance
Linio 30: Linio 30:
==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==
* [[Hiphopo]]
* [[Hiphopo]]
* [http://www.bboyzone.com How to Breakdance] Tutorials for breakdancing


[[Kategorio:Danco]]
[[Kategorio:Danco]]

Kiel registrite je 00:43, 30 dec. 2006

Break-danco

Nocio break-danco markas plurajn formojn de danco, kiuj estiĝis inter afroamerika kaj portorika junularo en Usono en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La danco estas karakteriza per akrobataĵoj.

Break-danco prezentas por junularo formon de fuĝo el stereotipa anonima vivo de grandurbo. La estiĝo kaj la evoluo de tiu ĉi danco estas principe kunigita kun subkulturo de hiphopo. Inter la plej konatajn break-dancistajn grupojn apartenas Rock Steady Crew, New York City Breakers aŭ South Side Rockers.

Formoj de break-danco

Break-danco estas dividigebla en la sekvantajn formojn:

Breaking

  • "Breaking / B-boying" (deveno en suda Bronkso, New York) estas riska formo de danco, kiu enhavas akrobaĵojn (turniĝado sur la kapo, dorso...). Oni dancas kiel eble plej glata, pura areo, oni uzas ankaŭ silikonan disŝprucigilon, kiu ebligas plialtigi glitemon de dancareo.

Poping a Locking

Elementoj de break-danco

Break-danco enhavas grandan nombron de diversaj elemntoj:

  • "Uprocking" - fikcia bataloado kontraŭ kontraŭulo, provokema gestikulado, similigado de interbatalo
  • "Toprock" - dancado starante
  • "Floorrock" - dancado surtere
  • "Powermoves" - estas akrobataĵoj, inter la plej gravajn apartenas "windmill" (turniĝado sur la dorso), "headspin" (turniĝado sur la kapo), "tracks", "swipes" kaj pluaj.
  • "Freez" - markas pozon finiĝinte ian aron de paŝoj aŭ movoj

Konkursoj

Dum konkursoj en break-dancoj konkursas kontraŭ si unuopuloj aŭ grupoj (la t.n. crews). Kutime oni kreos rondon, en kiun enkuras dancistoj prezentante siajn kapablojn. Ne ekzistas precizaj reguloj, validas nur malpermeso de intenca tuŝo de kontraŭulo. Dum internaciaj konkursoj faka jurio decidas je venkinto.

La plej granda konkurso en la mondo estas "Battle Of The Year (B.O.T.Y)", inter pluaj apartenas Freestyle Session kaj Soul Expression.

Vidu ankaŭ