Gaetano Bresci: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
biografieto
 
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: la:Caietanus Bresci
Linio 15: Linio 15:
[[Kategorio:Mortintoj en 1901|Bresci, Gaetano]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1901|Bresci, Gaetano]]
[[Kategorio:Atencintoj|Bresci, Gaetano]]
[[Kategorio:Atencintoj|Bresci, Gaetano]]




[[de:Gaetano Bresci]]
[[de:Gaetano Bresci]]
Linio 24: Linio 22:
[[it:Gaetano Bresci]]
[[it:Gaetano Bresci]]
[[ja:ガエタノ・ブレーシ]]
[[ja:ガエタノ・ブレーシ]]
[[la:Caietanus Bresci]]
[[lmo:Gaitan Bresci]]
[[lmo:Gaitan Bresci]]
[[no:Gaetano Bresci]]
[[no:Gaetano Bresci]]

Kiel registrite je 04:49, 28 feb. 2007

Gaetano Bresci

Gaetano BRESCI [brEŝi], naskita la 11-an de novembro 1869 en Coiano ĉe Prato, mortinta la 22-an de majo 1901 en Santo Stefano, estis itala anarkiisto.

Gaetano havis kontakton al anarkiismaj rondoj kaj en 1895 estis kondamnita al 15 jaroj da mallibero pro "neobeo al la publika forto". Amnestiite en 1896 li en 1898 elmigris al Usono kaj tie laboris kiel teksisto; en sia libera tempo li eldonis la anarkiisman revuon La Questione Sociale (la sociala demando).

En 1898 la itala generalo Fiorenzo Bava-Beccaris ordonis pafi al senarmilaj manifestaciantoj, mortigante multajn; la itala reĝo Umberto la 1-a de Savojo laŭdis kaj distingis la generalon. Aŭdinte tion Bresci revojaĝis al Italio. Vespere dimanĉon la 29-an de julio 1900 li mortigis en Monza la reĝon per tri (laŭ iuj kvar) pistolaj pafoj. Poste li akceptis areston sen rezisti.

Li estis kondamnita al punlaboro kaj enkarcerigita sur insulo Santo Stefano (Ponza Insularo). Tie li laŭ oficiala deklaro mortigis sin mem, pendumante sin per tuko.

Citaĵo

"Mi mortigis ne Umberton. Mi mortigis la reĝon. Mi mortigis principon." (post sia arestiĝo)