Alter ego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fotografisto Ashley Campbell kiu faris ĉi foton por projekto en sia lernejo, diris: "La temo estis la akvo, ĝi celis reprezenti du malsamajn aspektojn de ĝi, kiu povas esti trankvila kaj milda, sed ankaŭ povas esti detruiga" Ŝia foto ankaŭ uzeblas kiel vid-elemento por kompreni la koncepton pri Alter Ego.

Alter ego (el la latina lingvo alter ego, "la alia mio") estas dua mio, kiu sin kredas malsama de la alia normala aŭ originala personeco. La termino estis inventita en la deknaŭa jarcento kiam la malsano pri disiga identeco estis priskribata unuafoje de la psikologoj. Persono kiu havas ĝin onidire havas duoblan vivon.

Malsama signifo de alter ego troveblas en la literatura kritiko, en kiu estas priskribitaj la roluloj en malsamaj verkoj kiuj estas psikologie similaj, aŭ fikcia rolulo kies konduto, parolmaniero aŭ pensmaniero intence reprezentas tiujn de la aŭtoro. Ankaŭ estas uzita por la plej bona amiko de alia rolulo en rakonto.

La ekzisto de alia mio estis agnoskata unuafoje en la 1730-aj jaroj. Anton Mesmer uzis la hipnoton por disigi la Alter ego-n. Tiuj ĉi eksperimentoj demonstris kondut-modelon kiu malsamis de la personeco de la unuopulo dependi ĉu tiu ĉi sin trovis malveka aŭ sub hipnoto. La alia personeco disvolviĝis en perturbita stato de la konscienco, sed en la sama korpo.

La alter ego ankaŭ inkluzivas la malsamajn kondutojn de unu persono kiuj povas aperi en certaj situacioj. Kelkaj rilataj terminoj estas la avataro, la doppelgänger, la imitanto kaj la imitanto kaj la duobla personeco.