Amulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amulio
mythological Roman character • homo eble fikcia
Informoj
Sekso vira
Nacieco Alba Longa
Mortigita de Remus, Romulus
Patro Procas
Gefratoj Numitoro
Infanoj Antho
vdr

Numitor Silvius estis laŭ Roma mitologio reĝo de Alba Longa, avo de Romulo kaj Remo. La reĝan regadon li heredis post sia patro reĝo Prokaso, sed estis detronigita fare de sia frato Amulio. Amulio Numitoron forigis, siajn nepojn murdis kaj nepinon Rheon Silvion devigis fariĝi vestalino, per kio li provis malebligi, ke ŝi havu infanojn, ĉar vestalinoj devis resti virgulinoj. Sed Rheo Silvio havis ĝemelojn kun dio Marso - nome Romulon kaj Remon. Koleriĝinta reĝo Amulio Rheon enprizonigis kaj ordonis ambaŭ knabojn dronigi en rivero Tibero. Sed tiu ĝuste tiam estis elbordiĝinta, do la servantoj metis la korbon kun knaboj en ŝlimiĝintan randon de la rivero. La akvo pli malfrue cedis kaj knabojn trovis lupino, kiu mamsuĉigis ilin per sia propra lakto. Trovis ilin paŝtisto (onidire nomata Faŭstulo) kaj prenis ilin en stalon al sia edzino Larentio, kiu edukis ilin. Kiam la knaboj plenkreskis, ĉasis bestojn kaj rabatakis rabistojn. Akiritan rabaĵon dividis al paŝtistoj. Dum unu soleno estis la grupo atakita kaj Remo estis kaptita kaj transdonita al Amulio. Pli malfrue li venis al avo Numitoro kaj kune ili venĝis Amulion. Remo salutis sian avon Numitoron kaj transdonis al li regadon. Romulo kaj Remo volis ankaŭ regi, do ili decidis fondi propran urbon. Sed okazis inter ili fratmortiga batalo kaj novan urbon fondis Romulo, laŭ kiu la urbo estis nomata - Romo.

Marso kaj Rhea Silvia sur bildo de P. P. Rubens

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]