Historio de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Romo: Ruinoj de la Forumo, rigarde al la Kapitolo (1742) de Canaletto.

Roma historio estis inter la plej influaj por la moderna mondo, el subteno de la tradicio de la regado per leĝo al la influo sur la Patroj-fondintoj de Usono pasinte tra la fondo de la Katolika Eklezio. La historio de Romo (respektive Romio) povas esti dividita en la jenaj periodoj:

  • Pra-historia kaj frua Romo, kio kovras la plej fruaj loĝantoj de Romo kaj la legendon de ĝia fondo fare de Romulo.
  • La periodo de Etruska dominado kaj la Reĝa Periodo, en kiu laŭ la tradicio, Romulo estis la unua el sep reĝoj.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Romia konkero de Italio.
  • La Romia Respubliko, kiu ekis en 509 a.K. kiam reĝoj estis anstataŭitaj per la regado de elektitaj senatanoj. La periodo estis markita de vasta etendigo de la Romia teritorio. Dum la 5a jarcento a.K., Rome akiris regionan hegemonino en Lacio, kaj eventuale en la tuta Itala duoninsulo ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K. Per la Punikaj Militoj el 264 al 146 a.K., Romio akiris dominadon super la okcidento de la Mediteraneo, anstataŭante Kartagon kiel la dominanta regiona potenco.
  • La Romia Imperio: Per la starigo de Julio Cezaro, la Respublika reĝimo absolute ŝanĝiĝis kaj fakte rezultis en periodo de enlandaj militoj kiuj siavice rezultis en la venko de Oktaviano, nome adoptita filo de Cezaro en 27 a.K. super Marko Antonio. Oni transiris al la epoko de plej ampleksa etendo de Romio sum la imperia epoko. Post la Falo de la Okcidenta Romia Imperio, Romio sukcesis dependi el alia imperio, ankoraŭ konata kiel Romia Imperio sed delonge centrita sur la orienta Mediteraneo, ĝis la 8a jarcento kiel la Duklando de Romo. Tiame, la urbo estis limigita nur al parto de sia iama grando, kaj estis rabita kelkajn fojojn en la 5a aŭ 6a jarcentoj, foje (546) eĉ portempe tute senloĝigita.[1]
  • Mezepoka Romo: Karakterizita per rompo kun Bizancio kaj la formado de la Papaj Ŝtatoj. La Papeco luktis por reteni influon en la aperinta Sankta Romia Imperio (kiu spite ties nomon rilatis al Germanio kaj Austrio pli ol al Romo), kaj dum la Saeculum obscurum (malhela jarcento), la loĝantearo de Romo falis tiom malalte kion ĝis nur 30,000 loĝantoj. Post la Orienta skismo kaj la limigita sukceso en la Investitura kontroverso, la Papeco akiris konsiderindan influon en alta mezepoka Eŭropo, sed kun la Papado en Avinjono kaj la Okcidenta skismo, la urbo Romo estis malpliigita al sensignifo, kaj ties loĝantaro falis sub 20,000. La malpliigo de Romo al la kompleta malgravo dum la mezepoka periodo, kun la asocia manko de konstruagado, sekurigis la survivadon de tre gravaj antikvaj materiaj restaĵoj eĉ en la centro de la urbo, kelkaj el ili abandonnitaj kaj aliaj ankoraŭ uzataj.
  • La Roma Renesanco: En la 15a jarcento, Romo anstataŭis Florencon kiel la simbolo de arta kaj kultura influoj. La Roma Renesanco estis tamen subite rompita pro la detruo de la urbo en 1527, sed la Papeco refirmiĝis en la Kontraŭ-Reformacio, kaj la urbo plue ekfloris dum la komenco de la moderna periodo. Romo estis aneksita de Napoleono kaj estis teorie parto de Francio dum 1798–1814.
  • Moderna Historio: La periodo el la 19a jarcento ĝis nuntempe. Romo estis unue ĉefurbo de la Itala Regno, poste de la faŝisma reĝimo de Benito Mussolini kaj dum la Dua Mondmilito sub okupo de Nazia Germanio kaj poste sub sieĝo fare de la Aliancanoj kaj bombardita kelkajn fojojn. Ĝi estis deklarita malferma urbo en la 14a de Aŭgusto 1943. Romo iĝis la ĉefurbo de la Itala Respubliko (establita en 1946), kun loĝantaro de 4.4 milionoj en sia metropola areo. Je 2015 kun 2.9 milionoj ene de la urbolimoj) estas la plej granda el la urboj de Italio. Ĝi estas inter la plej grandaj urbaj areoj de la Eŭropa Unio[2] kaj klasita kiel "Mondurbo".[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Procopius, Gothic War, III.xxii. "In Rome he suffered nothing human to remain, leaving it altogether, in every part, a perfect desert."
  2. listita kiel la 8a plej granda fare de Wendell Cox, Demographia (2014), inter Berlino kaj Napolo.
  3. GaWC (Globalization and World Cities Research Network) – The World According to GaWC 2008. Lboro.ac.uk (3a de Junio 2009). Alirita 22a de Januaro 2010.