Detrojta bluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Lee Hooker.

Detrojta bluso (angle Detroit blues) estas blusa muziko ludata de muzikistoj loĝantaj en Detrojto, Miĉigano, partikulare tiu ludita en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Detrojta bluso originiĝis kiam muzikistoj de la Delta bluso migris norden el la Misisipa Delto kaj el Memfiso, Tenesio, por labori en la Detrojtaj industriaj fabrikoj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Tipa Detrojta bluso estis tre simila al la Ĉikaga bluso laŭ stilo. La sono estis distingata el tiu de la Delta bluso pro sia uzado de elektre amplifiligitaj instrumentoj kaj pro pli granda eklektika dispono el instrumentoj, kiaj la basgitaro kaj la piano.

La nura muzikisto de Detrojta bluso kiu akiris tutlandan famon estis John Lee Hooker, ĉar registraj kompanioj kaj produktoroj tendencis malatenti la Detrojtan scenejon favore de la pli granda, pli influa Ĉikaga bluso. La Detrojta scenejo centriĝis ĉirkaŭ Black Bottom (Nigra Pinto), nome Detrojta kvartalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]