Ferenc Komlóssy (kanoniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Komlóssy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1853 (1853-04-23)
en Topoľčany
Morto 3-an de oktobro 1915 (1915-10-03) (62-jaraĝa)
en Esztergom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ferenc Komlóssy [komlOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komlóssy Ferenc estis hungara pastro, kanoniko, preposto, prelato, parlamentano.

Ferenc Komlóssy [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1853 en Hungara reĝlando en Nagytapolcsány (nuntempa Topoľčany en Slovakio), li mortis la 3-an de oktobro 1915 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Komlóssy frekventis gimnaziojn en Nyitra, Esztergom, Kecskemét, poste li studis teologion en Esztergom. En 1875 li interrompis la lernadon kaj li lernis plu en Universitato de Budapeŝto, kie li akiris pedagogian diplomon en 1880. Li revenis al la seminario de Esztergom, fine li pastriĝis en 1881. Komence li estis subpastro en Modor, poste li instruis en gimnazio en Nagyszombat. Ekde 1881 li estis ankaŭ redaktoro, post jaroj jam ĉefredaktoro. En 1883 li estis nomumita ankaŭ eklezia notario. Ekde 1884 li estis plurfoje elektita parlamenta deputito, sed ekde la sekva jaro li estis ankaŭ pastro en pluraj lokoj. En 1893 li atingis la ekleziajn rangojn kanoniko, en 1896 titulara preposto, en 1905 preposto, post 2 jaroj prelato.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Bosznia és Herczegovina jogviszonya Magyarországhoz a középkorban 1103-1528 (1879)
  • Bosnia és Herczegovina története a legrégibb időktől napjainkig (1882)
  • Az Esztergom főegyházmegyei római katholikus iskolák története (1897)

Fontoj[redakti | redakti fonton]