Hufeland-kliniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Restaŭrita malflanka ejo (2021)

Hufeland-kliniko (germane: Hufeland-Klinikum) estas akuthospitalo je Rudolph-Weiss-strato 1–5 en Bad Langensalza (Germanujo) funkciante samtempe kiel klerigmalsanulejo por studentoj pri medicino de la Universitato de Göttingen.

Hospitalo[redakti | redakti fonton]

Kun siaj 545 litoj, 13 modernaj operciejoj kaj ĉ. 1200 kunlaborantoj ĝi apartenas inter la plej grandaj malsanulejoj de Turingio. En 2013 la suma kvanto da pacientoj estis de 22.603 restade kaj 80.584 ambulatorie. Faritis 12.121 ĥirurgiaj procedoj el kiuj estis nurambulatorie 3.059. Naskoj nombriĝis 674.

En 2021 la malsanuleja komplekso konsistis en la jenaj sekcioj:

  • kliniko por ortopedio, vertebrarĥirurgio kaj reŭmatologio
  • kliniko por ĥirurgio
  • kliniko por interna medicino
  • kliniko por anestezo kaj intensa medicino
  • kliniko por ginekologio kaj akuŝfaciligo
  • kliniko por medicino porinfana/-junula
  • instituto por infektologio kaj patobiologio (laborejo, hospitala higieno)
  • departemento pri radiologioj diagnozada kaj intervenada
  • naŭ fakcentroj diversaj
  • fakejo pri ĥirurgioj buŝa, makzela kaj vizaĝa
  • flegado

Historio[redakti | redakti fonton]

La malsanulejo post finkonstruiĝo ĉ. la jaro 1880
Memorejo prifondista (2021)
Enirhalo (2021)

Historio hospitala en Bad Langensalza komenciĝas je mezepoko. En 1274 Günther el la dinastio de la senjoroj de Salza kaj ties patro Hugo starigis en la Erfurta antaŭurbo de Langensalza Georgo-hospitalon nomate Volkenroder Spittel. En 1642 oni - pro la Tridekjara milito - alilokigis la institucion post la urbomuraron konstruante domon kun 21 litoj je Enggasse-strateto. Ankoraŭ en 1832 ĝi nomiiĝis oficiale municipa (Städtisches Krankenhaus) antaŭ administra unuiĝo kun Wendelin-malsanulejo. Dum la Batalo apud Langensalza (27.6.1866) en la Prusia-Aŭstria milito senteblis ega troŝarĝo pro kio unuafoje voluntuloj de Ruĝa Kruco surloke ekaktivis.

En 1881-82 la lanŝpinfabrika estro Rudolph Weiß donacis al la urbanoj modernan hospitalan komplekson nome Weiß'sche Stiftung kiu malfermis siajn pordojn en la 1.10.1883. Pro tio oni aljuĝis poste al la bonfarulo la prusian Ruĝa-aglo-meritordenon. Krome starigitis antaŭklinike monumento inaŭgurite en la 4.10.1894 okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga; iam ankaŭ strato nomitis por li.

En 1949 instalitis pormalsanula ĉelo kontraŭeskapsekurigita por prizonuloj kaj ĉi-tion rilataj aranĝoj por gvardistoj. Krome pridiskutitis la kreo de ĝenerale unuklasa sistemo. Ekde 1953 responsis prihospitale la GDR-subdistrikto Langensalza. En 1962 iĝis alinomiĝo por la en Bad Langensalza naskiĝinta kuracisto Christoph Wilhelm Hufeland. En 1963 la unuopaj sekcioj nomitis por elstaraj medicinistoj. En 1986 konsistigas la malsanulejon kvin klinikaj sekcioj pri: medicinoj porinfana/-junula, ginekologio, interna medicino, anestezo kaj ĥirurgio. En 1993 ŝanĝiĝis la hospitala laŭjura stato je Hufeland Krankenhaus GmbH Bad Langensalza. Inter 1994 kaj 2004 la tuto pligrandiĝis kaj etendigitis laŭ tri konstruetapoj kaj en 2007 iĝis kunfandiĝo kun Unstrut-Hainich Kreiskrankenhaus gGmbH.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Pfeifer: Geschichte des Krankenhauses in Bad Langensalza in Thüringen von 1274 - 1984, Rockstuhl Verlag, Bad Langensalza 2008
  • Christina Bohn: Die Hufeland Klinikum GmbH – Geschichte und Geschichten, aus der Entwicklung eines ostdeutschen Krankenhauses in der Nachwendezeit, eldonis Hufeland Klinikum, Bad Langensalza, 2013, ISBN 978-3-00-042430-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hufeland Klinikum en la germana Vikipedio.